ROMÁN Viktor alie: Victor Roman rumania hungara, franca skulptisto. Li estis naskita la 12-an de marto 1937 en komunumo Mărtiniş kaj mortinta la 12-an de aprilo 1995 en Saron-sur-Aube, Francio.

Viktor Román
Viktor Román en 1995
Viktor Román en 1995
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1937 (1937-03-12)
en Mărtiniș
Morto 12-an de aprilo 1995 (1995-04-12) (58-jaraĝa)
en Hôpital Cochin
Lingvoj franca
Ŝtataneco RumanioFrancio
Familio
Edz(in)o Dana Roman
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Biografio redakti

Viktor Román pristudis arton inter 1950 kaj 1954 en artliceo Târgu Mureş kaj poste en Artinstituto Nicolae Grigorescu de Bukareŝto. Li havis sian unuan individuan ekspozicion en 1962 en Bukareŝto. En 1968 li loksidiĝis en Francio, en Nogent-sur-Marne.

Premioj, stipendioj redakti

  • 1965 • premio UNESCO en la konkurso okaze de centjara datreveno de telekomunikado, Ĝenevo
  • 1967 • stipendio de Royal College of Art de Londono
  • 1994 • Chevalier des Arts et Lettres.

Individuaj ekspozicioj redakti

  • 1962 • Magheru T., Bukareŝto
  • 1965 • Dalles T., Bukareŝto
  • 1966 • Schneider G., Romo • Leewarden Princeshof M. (NL) • Wiebenga Galerie (CH)
  • 1995 • Parizo (memorekspozicio en organizo de la franca Fondaĵo por Grafiko kaj Skulpto)
  • 1997 • Iparművészeti Múzeum, Budapest.

Selektitaj grupaj ekspozicioj redakti

  • 2002 • „Felezőidő”- Rumania hungara arto 1965-75, Ernst Múzeum, Budapest

Bibliografio redakti

  • Schileru, E.: ~, Bukarest, 1967
  • Hommage à ~ (kat., Parizo, 1995)
  • Passuth K.: Szerszámok, csónakok, kapuk és zárak (Laboriloj, boatoj, pordegoj kaj ŝlosiloj) Új Művészet, 1997/7-8-9.
  • Szó, eszme, látvány (Vorto, ideo, vidindaĵo) (1920-2000), [selekt. kunm. enkond. Zoltán Banner, Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2002
  • KERÉKGYÁRTÓ I.: Ősi és modern Román Viktor művészetében (Praa kaj moderna en arto de Viktor Román). Napút, 2003/6.
  • GÁBOR D.: Román Viktor plasztikai világa (Plastika mondo de V. R.)). Művelődés, 2003. június–szeptember.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti