Villars-le-Comte
Villars-le-Comte komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 152 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Villars-le-Comte | |
---|---|
Blazono de Villars-le-Comte | |
Villars-le-Comte | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Vaŭdo |
Distrikto | Brojo-Vully |
Geografia situo | CH1903: 551145 / 173461 (mapo)46.7105555555566.7997222222222Koordinatoj: 46° 43′ N, 6° 48′ O; CH1903: 551145 / 173461 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 152 |
Areo | 4,19 km² |
Alteco | 765 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1515 |
Komunumkodo | 5690 |
Mapo de Villars-le-Comte | |
Geografio
redaktiLa komunumo Villars-le-Comte situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo ankaŭ diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,19 km², de kiuj 25,3% estas kovritaj de arbaro, 70,2% servas por agrikulturo kaj 4,5% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo Villars-le-Comte limas en nordo al Prévondavaux (FR), en nordoriento al Forel-sur-Lucens, en oriento al Lucens, kaj en sudo kaj okcidento al Montanaire. Pere de poŝtaŭtolinio de Moudon al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Trafiko
redaktiVillars-le-Comte situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al Villars-le-Comte kondukas flankaj vojoj de Neyruz-sur-Moudon, Forel-sur-Lucens kaj Lucens.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1147 kiel Vilario-comitis. Dum mezepoko Villars-le-Comte kiel parto de la Subvoktejo Moudon apartenis al la episkopo de Laŭzano. Sub berna regado de 1536 ĝis 1798 ĝi apartenis al la Voktejo Moudon, kiu poste fariĝis distrikto kaj en la jaro 2006 surbaze de la administra reformo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]
Vidu ankaŭ
redakti- Aliaj lokoj kun la nomo Villars
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Villars-le-Comte – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)