Villasbuenas de Gata

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Villasbuenas de Gata estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Villasbuenas de Gata
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Luis Mariano Martín Mesa
Demografio
Loĝantaro 456  (2009)
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 11′ N, 6° 38′ U (mapo)40.1788621-6.6259055Koordinatoj: 40° 11′ N, 6° 38′ U (mapo) [+]
Alto 429 m [+]
Areo 47 km² (4 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villasbuenas de Gata (Hispanio)
Villasbuenas de Gata (Hispanio)
DEC
Villasbuenas de Gata
Villasbuenas de Gata
Situo de Villasbuenas de Gata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villasbuenas de Gata [+]
vdr
Loko de la municipa teritorio de Villasbuenas de Gata en sia provinco
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Villajueneros. La censita populacio en 2009 estis de 456 loĝantoj.

Situo redakti

Villasbuenas de Gata estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 429 m; je 102 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 162 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 47 km². La teritorio estas trapsata de valoj kiuj venas el nordo suden deklive.

Klimato redakti

La klimato estas de la kontinenta al la mediteranea tipo. La jara averaĝa temperaturo estas de 15.5 °C. La vintroj kutimas esti mildaj kun averaĝa temperaturo de 7 °C., atingante la minimumajn absolutajn valorojn de -4 °C. La somero estas seka kaj akra kun averaĝa temperaturo sezona de 24 °C kaj maksimumaj absolutaj de 37 °C. La jaraj pluvoj superas la 1.000 mm de mezumo, indico tre alta, nur komparebla kun regionoj de la Nordo de la duoninsulo kiel Galegio aŭ Asturio.

Hidrografio redakti

La Rivero Gata estas la ĉefa rivero kiu pasas tra la teritorio. Ĝi subtenas konstantan akvofluon dum la tuta jaro, registrante fortajn kreskojn en epokoj de pluvoj. Ĝi naskiĝas en la Montaro de la Jañonas, tre proksime de La Almenara, konkrete en zono nomita La Marĉo al 1.220 m de alteco. Post trairi la teritoriojn de Gata, Villasbuenas de Gata kaj Moraleja, la Rivero de Gata lasas siajn akvojn en la rivero Árrago.

Flaŭro redakti

La milda klimato de Sierra de Gata favoras la ekziston de mediteranea vegetaĵaro, kun granda diverseco de specioj, estante unu el la regionoj kiuj pli bona konservas la devenan flaŭron. Kverkoj, anzinoj kaj korkokverkoj formas arbarojn klarigitajn aŭ paŝtejojn, kaj en aliaj kazoj makisojn kun cistoj, timiano, genistoj, erikoj, ktp. La deklivoj de la montaroj estas kovritaj de kverkoj, kaŝtanarboj, kaj pinoj, dum en la kaplokoj de la valoj aŭ en la ravinoj kreskas alnoj, fraksenoj, ileksoj, arbutoj kaj en la valo, la verda kverko kaj la korkokverko kiuj alternas kun olivujoj, vitejoj, frukto- kaj legomĝardenoj.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo.

Eksteraj ligiloj redakti