Vilmos Ágoston

ÁGOSTON Vilmos (agoŝton) estas hungara verkisto, kritikisto, eseisto, publicisto naskiĝinta en Târgu Mureş la 8-an de julio 1947.

Vilmos Ágoston
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1947 (1947-07-08) (73-jara)
en Târgu Mureș
Ŝtataneco Hungario [#]
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • eseisto • ĵurnalisto [#]
Laborkampo hungara literaturo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Vilmos Ágoston abiturientiĝis en sia naskiĝurbo kaj li akiris diplomon de instruito pri angla-hungara lingvoj kaj literaturoj en Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo. Ekde 1972 instruis en Csíkszereda, ekde 1978 estis interna kunlaboranto de radio de Târgu Mureş. Li publikis de 1969 en Utunk, Korunk, Igaz Szó, A Hét, Ifjúmunkás, Hargita. En antologio Szövegek és körülmények (1974) li diskursis pri Zoltán Fábry. En 1986 li translokiĝis Hungarujon kaj ĝis 1991 estis ĵurnalisto de Magyar Nemzet, en 1992 rubrikgvidanta redaktoro de revuoj Köztársaság, en 1994 de Respublika. Inter 1989-1992 li estis prezidanto de redakcikomisiono de Párizsi Magyar Műhely. En 1997 li estis invitita preleganto de Slava Esplorcentro de Universitato Hokkaido. Li doktoriĝis pri literaturscienco en Universitato József Attila de Segedo 1998.

Ĉefaj verkojRedakti

  • Humanizmus: ettől-eddig? (Esszék és kritikák. Forrás, 1977.
  • Lassú vírus, romano. Bukarest: Kriterion, 1981.
  • Húzd a himnuszt, ne káromkodj romano. Budapest: Szépirodalmi, 1989.
  • Visszavont remény. Leteroj de Szilágyi Domokos al József Méliusz (…). Budapest: Szépirodalmi, 1990.
  • Autonómiák (prelegoj anglaj kaj hungaraj), szerk., 1994.
  • Godír és Galanter, romano. Budapest: Palatinus, 1998.
  • Az érvelés ideje. Tanulmányok (Studoj). Budapest: Norán, 2000.
  • A Konvenció vendégeiTanulmányok (Studoj). Csíkszereda, 2004.
  • A kisajátított tér (La elposedigita spaco).[1].
  • Médiapolitika vagy politikai média, Budapest, 2005.

FontoRedakti

  • Új magyar irodalmi lexikon, Akadémiai Kiadó, Budapest, 1994.