Vilmos FEST [vilmoŝ feŝt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fest Vilmos estis hungara inĝeniero, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1845).

Vilmos Fest
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1815 (1815-08-14)
en Jarosław
Morto 11-an de marto 1879 (1879-03-11) (63-jaraĝa)
en Sopron
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Vilmos Fest [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1815 en Galicio, en Jarosław (regiono Podkarpackie). Li mortis la 11-an de marto 1879 en Sopron.

Biografio redakti

Vilmos Fest post lernado eklaboris kiel inĝenierohelpanto en Fera Pordo. Poste li frekventis universitatojn en Vieno kaj Pest (urbo). Poste en Pest li laboris en konstruado de Széchenyi-Ĉenponto, baldaŭe li plulernis en Anglio. Hejnenveninta li havis postenojn en diversaj urboj. En 1867 li eklaboris en la ministerio, kie li havis la taskojn studi konstruaĵojn en Germanio kaj Svislando. Li emeritiĝis en 1871.

Verkaro (elekto) redakti

  • Az első- és másodrendű görbék, azoknak öszrendesekre átvitele, és főbb tulajdonságaik (1844)
  • A közlekedési művek és vonalok (1873)
  • A hajózási csatornák választó ponttal (1844)

Fontoj redakti