Vilmos Jávori
Vilmos Jávori [vilmoŝ jAvori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jávori Vilmos estis hungara ĵazmuzikisto, drumisto, orkestrestro.
Vilmos Jávori | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 18-an de oktobro 1945 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 20-an de februaro 2007 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Béla Bartók Conservatory, Budapest |
Okupo | |
Okupo | jazz drummer • filmkomponisto |
Vilmos Jávori[1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1945 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de februaro 2007 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Vilmos Jávori frekventis muzikartan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li aliĝis al konataj ĵazmuzikistoj, ekzemple Attila Garay, János Fogarasi, Aladár Pege, György Vukán, Rudolf Tomsits, Béla Szakcsi Lakatos kaj György Szabados. Ekde 1969 li estis drumista akompananto de Tamás Hacki tra la mondo. En 1971 li studis en Usono. Hejmenveninta li fondis propran ĵazorkestron sed laŭ la kutimoj li ankaŭ aliĝis al aliaj orkestroj. En 1990 li partoprenis en establo de studio. Li ricevis komence festivalajn premiojn, ĉefe en la 2000-aj jaroj ŝtatajn premiojn. Li edziĝis en 1978.
Elektitaj koncertoj redakti
- ĵazfestivalo Stokholmo (1966)
- ĵazfestivalo Montreux (1968)
- ĵazfestivalo San Sebastian (1972)
Liaj filmaj komponaĵoj [1] redakti
- Isten hátrafelé megy (1991)
- Kék Duna keringő (1992)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-08-19 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio