Vilmos Komornik
Vilmos Komornik [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komornik Vilmos estas hungara-franca matematikisto, profesoro, membro (ekstera (2016)) de Hungara Scienca Akademio. Lia "nombro Erdős" estas 1 [1].
Vilmos Komornik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de majo 1954 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - doktoro de filozofio (–1980) Universitato Eötvös Loránd (–1978) ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto ![]() |
Biografio
redaktiPri lernojaroj de Vilmos Komornik mankas informoj. Li akiris sciencan gradon Ph.D en 1981, li kandidatiĝis (CSc) post 3 jaroj, li doktoriĝis (DSc) en 1991. Li instruas en Universitato de Strasburgo. Li okupiĝas pri analizoj, diferencialaj ekvacioj kaj nombroteorio. Li publikigis 162 artikolojn kaj 10 librojn. Li ricevis hungaran premion en 1981.
Elektitaj kontribuoj
redakti- The asymptotic behaviour of the eigenfunctions of higher order of a linear differential operator (1980)
- Decay estimates for nonlinear structures (1992)
- On Two Theorems on Sobolev Spaces (2003)
- Observability of Square Membranes by Fourier Series Methods (2015)