Vilmos Radó

Vilmos RADÓ [vilmoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Radó Vilmos estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro. Lia patro estis Béla Radó, lia nevino estis Denise Radó.

Vilmos Radó
Persona informo
Naskonomo Radó Vilmos
Naskiĝo la 30-an de novembro 1913(nun 1913-11-30)
en Hungario Sümeg (Hungario)
Morto la 7-an de aprilo 2001
Familio
Patro Béla Radó
Parencoj Denise Radó
Okupo
Okupo aktoro
Information icon.svg
vdr

Vilmos Radó [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1913 en Sümeg, li mortis la 7-an de aprilo 2001 en ?.

BiografioRedakti

Vilmos Radó komencis sian aktoran karieron en la familia trupo en 1929, baldaŭ li aliĝis al Teatro Csokonai (Debrecen). Li akiris aktoran diplomon en 1931 (reĝisoran diplomon en 1945). Inter 1947-1949 li estis teatrestro de sia bofrato, poste pro la ŝtatiĝo li estis ekonomia (poste arta) direktoro de Teatro de Kecskemét. Inter 1958 kaj 1974 li estis teatrestro en la menciita teatro, poste li pensiuliĝis. En tiu longa periodo li konstante helpis karierojn de talentaj aktoroj kaj li instigis verkistojn krei teatraĵojn por la teatro. Li ricevis kelkajn premiojn, krome li havis la titolon "eterna teatrestro" de Teatro de Kecskemét.

Elektitaj teatraj roloj kaj reĝisoraĵojRedakti

Pri tio plene mankas informoj [2].

MemorigilojRedakti

  • memortabulo kun memorarbo en parko apud Teatro de Kecskemét

FontojRedakti