Denise Radó
Denise RADÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Radó Denise estis hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro. Ŝia onklo estis teatrestro Vilmos Radó.
Denise Radó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1962 (61-jaraĝa) en Békéscsaba |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1985) ![]() |
Familio | |
Patro | László Radó ![]() |
Patrino | Gizi Almássy (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Zoltán Bor (en) ![]() ![]() |
Parencoj | Béla Radó (avo) Vilmos Radó (onklo) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro ![]() |
Denise Radó [1] naskiĝis la 18-an de julio 1962 en Békéscsaba.
Biografio
redaktiDenise Radó post la gimnaziaj jaroj laboris jaron en la Teatro Kisfaludy. Ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1985, ŝia ĉefinstruisto estis András Békés. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro József Attila, sed dum kelkaj jaroj ŝi apartenis ankaŭ al Teatro Gárdonyi Géza. En la fruaj 2000-aj jaroj ŝi estis reĝisoro kaj arta konsilisto en malgranda ĉefurba teatro, poste ŝi ne ligiĝis al trupo. Ekde 2007 ŝi estas membro de Teatro Szigligeti (Szolnok). Ŝi ricevis premiojn en 2012 kaj 2013. Ŝi havas edzon, ŝi naskis filinon.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Somermeznokta sonĝo - Helena
- La komedio de eraroj - Adriana; Luciana
- József Katona: Bánk bán - Gertrudis
- Molière: La Mizantropo - Célimène
- Friedrich Schiller:
- Kabale und Liebe - Lady Milford
- Maria Stuart - Elizabeta
Elektitaj filmaj roloj
redakti- ‘‘A kikapós patikárius’‘ (1986)
- ‘‘Szomszédok’‘ (televizia serio, 1994-1995)
- ‘‘Pillangó’‘ (2012)
Elektitaj reĝisoraĵoj
redakti- Ken Kesey: Kukolonesto (2009)
- Andrew Lloyd Webber: Jesus Christ Superstar (2011)
- Gábor Presser: A Padlás (2015)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Tia Carrere, Deborah Shelton, Michelle Pfeiffer, Meryl Streep, Sigourney Weaver, Demi Moore, kaj aliaj [2]
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2016-08-27 per la retarkivo Wayback Machine
- [3]