Vinelz

komunumo de Svislando

Vinelz (malnova franclingva nomo: Fenil) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 814 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Vinelz
Blazono de Vinelz
Blazono de Vinelz
Blazono de Vinelz
Metalskulpturo de Malär en Vinelz
Metalskulpturo de Malär en Vinelz
Metalskulpturo de Malär en Vinelz
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  47° 1′ 57″ N 7° 6′ 40″ O / 47.03250 °N, 7.11111 °O / 47.03250; 7.11111 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 57″ N 7° 6′ 40″ O / 47.03250 °N, 7.11111 °O / 47.03250; 7.11111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 814
Areo 4,57 km²
Alteco 460 m super marnivelo
Poŝtkodo 3234
Komunumkodo 0502
Mapo de Vinelz
Mapo de Vinelz
Mapo de Vinelz
vdr

Geografio redakti

Vinelz situas en la Berna Lagolando, sude de la Lago de Bielo, 25 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo. Krom la vilaĝo Vinelz al la komunumo apartenas la setlejoj Untere Budlei, Obere Budlei, Seewil kaj Gostel. Tra la komunumo fluas la rojo Ruelbach, kiu alfluas en nordokcidento de la komunumo al la Lago de Bielo. Okcidente de la alfluejo de Ruelbach al la lago situas kampadejo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,57 km², de kiuj 35,0% estas kovritaj de arbaro, 51,0% servas por agrikulturo kaj 13,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vinelz limas en nordo al la Lago de Bielo, en oriento al Lüscherz, en sudoriento en unu punkto al Brüttelen, en sudo al Ins, kaj en okcidento al Erlach.

Trafiko redakti

Vinelz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Laŭlonge de la lago kondukas la vojo n-ro 237.2 de Lüscherz al Erlach. De la vilaĝocentro de Vinelz kondukas suden la vojo n-ro 1320 al Ins. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 6 kilometrojn nordokcidente en Le Landeron, kaj al la svisa rapidvojo H10 sude apud Ins. Per la poŝtaŭtolinio de Lüscherz al Vinelz la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vinelz datiĝas el la jaro 1228 kiel Fenis. Apud la lagobordo ekzistas restaĵoj de pluraj prahistoriaj setlejoj el la neolitiko kaj la bronzepoko. Dum mezepoko Vinelz estis parto de la Senjorujo Erlach. En la jaro 1474 la jurisdikcio kaj en la jaro 1528 post la reformacio ankaŭ la eklezia interezo de Vinelz transiris al Berno, kaj la komunumo estis integrita al la Voktejo Erlach.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti