Viniegra de Arriba
Viniegra de Arriba [biNJEgra deaRIba] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Supra Najerilla kaj en ties plej suda parto, nome Las 7 Villas.
Viniegra de Arriba | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26329 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 41 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 6′ N, 2° 50′ U (mapo)42.095277777778-2.8341666666667Koordinatoj: 42° 6′ N, 2° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 182 m [+] | ||
Areo | 38,46 km² (3 846 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Viniegra de Arriba [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas aparta loĝloko kun komunikvojo al la cetero de la komarko kaj de la regiono laŭ la regiona ŝoseo LR-333 tra Viniegra de Abajo dum oriente oni alvenas al la Provinco Sorio tra Montenegro de Cameros. Ĝi estas ĉe la supra fluejo de la Valo de la rivero Najerilla lime kun Viniegra de Abajo kaj Ventrosa, krom la Provinco Sorio.
Historio
redaktiĜi aperis inkludita en la listo de 44 loĝlokoj kiuj formis la Senjorlandon de Kameros, donita en 1366 de Henriko de Tratámara al la kavaliro Juan Ramírez de Arellano, pro lia apogo en la lukto kontraŭ Pedro la 1-a. Ekde tiam ĝi apartenis al la senjorlando de la grafoj de Aguilar kaj Inestrillas, heredintoj de la domajno de Kameros, laŭ aperas konstatita en la Katastro de la Markzio de la Ensenada de 1751.
Pri ekonomio, la mezepoka institucio Mesta markis la historion de la montaro ĝis nun. La transmigra brutobredado ordigis la spacon, la uzadon kaj la vivmanieron de multaj generacioj. La brutobredado de ŝafoj estas perfekte adaptebla al la orografiaj kaj klimataj kondiĉoj de la areo, kaj krome estis ankaŭ bovoj kaj kaproj. Ŝafoj ludis gravan rolon en la florado de tekstila industrio en la areo.
En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la komenco de la 20-a jarcento oni perdis pli ol 300 loĝantojn ĝis la nunaj 37.
Aktualo
redaktiLa loĝantaro estas tre maljuna. Vizitindaĵoj estas la preĝejo kaj la ermitejo, montara pejzaĝo, ktp.