Viraj seksorganoj

(Alidirektita el Vira reprodukta sistemo)

Viraj seksorganoj, vira reprodukta sistemovira seksaparato estas aro de viraj seksorganoj. Ĝi - kiel sistemo, aparato - estas pli simpla ol virinaj seksorganoj kaj konsistas precipe de la peniso, testikoj kaj helpaj strukturoj.

Viraj seksorganoj (rato)
Skemo de la vira reprodukta sistemo:
1. Urina veziko 2. Pubio 3. Peniso 4. Kaverna histo 5. Glano 6. Prepucio 7. Malfermaĵo de la uretro 8. Sigmoidea kojlo 9. Rektumo 10. Spermoveziko 11. Ejakultubo 12. Prostato 13. Bulbouretra glando 14. Anuso 15. Spermodukto 16. Epididimo 17. Testiko 18. Skroto

La testiko, para glando tegita de ingoforma serozo nomita vaginalo, troviĝas en haŭta envolvaĵo (skroto), kaj konsistas el multege da spermotubetoj, kiuj dum la pubereco komencas produkti spermatozoojn. Sur ĝia supra kaj posta rando situas la surtestiko (epididimo), kien kunfluas la spermotuboj de la testiko, kaj de kie deiras la spermodukto. Tiu ĉi lasta, 40 cm longa, etendiĝas ĝis la sperma veziketo, para membrana saketo situanta malantaŭ kaj super la prostato. Fine la ejakula dukto, kiu iras de la sperma veziketo ĝis la malantaŭa uretro. Dum la ejakulo, la spermo, kiun konsistigas ankaŭ la sekreciaĵoj de la prostato kaj aliaj malpli gravaj (akcesoraj) glandoj, elfluas per la ejakula dukto al la uretro kaj eksteren.[1]

La peniso, sur kies pinto (glano) malfermiĝas la urina kaj sperma tubo, pro siaj spongeca kaj kavernozaj korpoj, povas erektiĝi per alfluo de sango kaj tiel, dum koito, enŝprucigi en la vaginon la spermon (fekundiga likvaĵo). La prepucio estas haŭta refaldo ĉirkaŭanta la ekstremaĵon de la peniso (balano aŭ glano).