Virina Futbala Mondpokalo 1995

La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 1995, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 1995, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la dua tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 5-a kaj la 18-a de junio 1995 en kvin urboj de Svedio. Laŭ la regularo rajtis partopreni 12 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 55 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 12 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo iĝis la norvega virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Germanio kaj la trian tiu de Usono.

Virina Futbala Mondpokalo 1995
Världsmästerskapet i fotboll för damer 1995
Turniraj detaloj
Loko Flago-de-Svedio.svg Svedio
Datoj 5-a de junio - 18-a de junio 1995
Teamoj 12 (el 6 konfederacioj)
Ejoj (en 5 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Gold medal.svg Flago de Norvegio Norvegio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Silver medal.svg Flago de Germanio Germanio
Tria pozicio Bronze medal.svg Flago de Usono Usono
Kvara pozicio Flago de Ĉinio Ĉinio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 26
Goloj 99  (3,81 matĉe)
Spektantoj 112 213  (4 316 matĉe)
Golreĝo(j) Flago-de-Norvegio.svg Ann-Kristin Aarønes
(6 goloj)
Plej bona ludisto Flago-de-Norvegio.svg Hege Riise
Information icon.svg
vdr

Grupoj kaj ejojRedakti

Ejoj de la Virina Futbala Mondpokalo 1995
Grupo A Grupo B Grupo C
  Germanio   Norvegio   Usono
  Svedio   Anglio   Ĉinio
  Japanio   Kanado   Danio
  Brazilo   Niĝerio   Aŭstralio