Virina Futbala Mondpokalo 1999

La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 1999, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 1999, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la tria tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 19-a de junio kaj la 10-a de julio 1999 en ok urboj de Usono. Laŭ la regularo rajtis partopreni 16 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 84 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 16 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo iĝis la usona virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Ĉinio kaj la trian tiu de Brazilo.

Virina Futbala Mondpokalo 1999
FIFA Women's World Cup USA 1999
Turniraj detaloj
Loko  Usono
Datoj 19-a de junio - 10-a de julio 1999
Teamoj 16 (el 6 konfederacioj)
Ejoj (en 8 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Usono Usono (2-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Ĉinio Ĉinio
Tria pozicio Flago de Brazilo Brazilo
Kvara pozicio Flago de Norvegio Norvegio
Turniraj statistikoj
Matĉoj 32
Goloj 123  (3,84 matĉe)
Spektantoj 1 194 215  (37 319 matĉe)
Golreĝo(j) Sissi
Sun Ŭen
(5 goloj)
Plej bona ludisto Sun Ŭen
vdr

Grupoj kaj ejoj redakti

Ejoj de la Virina Futbala Mondpokalo 1999
Grupo A Grupo B Grupo C Grupo D
  Usono   Germanio   Norvegio   Ĉinio
  Nord-Koreio   Brazilo   Japanio   Aŭstralio
  Niĝerio   Meksiko   Kanado   Ganao
  Danio   Italio   Rusio   Svedio