Virina Futbala Mondpokalo 2003
La ĉampionado pri la Virina Futbala Mondpokalo 2003, oficiale Virina Mondpokalo de FIFA 2011, estis turniro por naciaj teamoj de futbalistinoj - la kvara tiaspeca ĉampionado. Ĝi okazis inter la 20-a de septembro kaj la 12-a de oktobro 2003, kiel la antaŭa turniro denove en pluraj urboj de Usono: Origine la evento estis planata okazi en Ĉinio, sed la tiea epidemio de netipa pneŭmonio (SARS) kaŭzis translokigon al Usono. Laŭ la regularo rajtas partopreni 16 teamoj: Al la turniro komence aliĝis 98 naciaj teamoj kaj en antaŭturniraj matĉoj elektiĝis la 16 plej bonaj. Mondĉampiono kaj gajninto de la pokalo iĝis la Germana virina nacia teamo de futbalo, la duan pozicion akiris la teamo de Svedio kaj la trian tiu de Usono.
Virina Futbala Mondpokalo 2003 FIFA Women's World Cup USA 2003 | |
---|---|
Turniraj detaloj | |
Loko | Usono |
Datoj | 20-a de septembro - 12-a de oktobro 2003 |
Teamoj | 16 (el 6 konfederacioj) |
Ejoj | 6 (en 6 urboj) |
Finaj pozicioj | |
Ĉampiono | Germanio (1-a ĉampioneco) |
Dua pozicio | Svedio |
Tria pozicio | Usono |
Kvara pozicio | Kanado |
Turniraj statistikoj | |
Matĉoj | 32 |
Goloj | 107 (3,34 matĉe) |
Spektantoj | 656 789 (20 525 matĉe) |
Golreĝo(j) | Birgit Prinz (7 goloj) |
Plej bona ludisto | Birgit Prinz |
Grupoj kaj ejoj
redaktiEjoj de la Virina Futbala Mondpokalo 2003 |
Grupo A | Grupo B | Grupo C | Grupo D |
---|---|---|---|
Usono | Brazilo | Germanio | Ĉinio |
Svedio | Norvegio | Kanado | Rusio |
Nord-Koreio | Francio | Japanio | Ganao |
Niĝerio | Sud-Koreio | Argentino | Aŭstralio |