Mimiko estas la videblaj movoj en la supraĵo de la vizaĝo. La esprimo estiĝas per la funkciado de la vizaĝaj muskoloj. Mimiko estas maniero de ne-parola komunikado homa, sed ankaŭ okazas ĉe aliaj bestoj, ĉefe mamuloj. Homoj scipovas apliki mimikon kiel libervola agado konscia.

Signi palpebrume

Ekzemploj el la Okcidenta civilizo redakti

 
Vizaĝesprimoj estigitaj per elektra stimulado - Guillaume Duchenne, 1862
  • sulkigi la frunton: mallaŭdo
  • suprentiri la nazon: orgojle rigardi iun de alte
  • oscedi iun: deklari enuon
  • fiksrigardi iun: montri humiligon aŭ minacon
  • Okulsigno, aŭ okulsignalo, estas vizaĝa esprimo farita per mallongega malfermo de unu okulo. Depende de la kunteksto, la okulsignalo povas signifi el seksaltiron kaj amikecon ĝis kunhavita kono kiu estas kaŝata de aliaj ĉeestantoj.
 
Ĉimpanzo frustrita

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri mieno (mimiko) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Fiera mieno -- kapo malplena. 
  •  
     Havi vinagron en la mieno. 
  •  
     Mieno fiera al ludo mizera. 

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti