Lupaj truoj

(Alidirektita el Vlčí jámy)
Vlčí jámy alidirektas ĉi tien. Ne konfuzu tiun ĉi artikolon kun Vlčí Jámy.
Estas ankaŭ Vlčí.

Lupaj truoj (ĉeĥe Vlčí jámy) nun estas protektata natura memorindaĵo. Ĝi enhavas du "kanjonojn" - restaĵojn de la minejoj Wolfgang kaj Georgo. Tie videblas la t.n. "grota glacio": dum somero la varma aero ne descendas; nur vintre tien descendas pli peza malvarma aero ege malvarmiganta restintan akvon. Ĉar la meznombra temperaturo en ĉi tiu regiono estas malalta (ekz. nur 2 °C), ankaŭ dum somero tie oni povas vidi glacion. Laŭ malnovaj referaĵoj en la jaro 1813 oni prenis tie 6 veturilojn da glacio por flegi vunditojn el la batalo de nacioj apud Lepsiko kontraŭ Napoleono la 1-a de Francio.

Lupaj truoj
ĉeĥe: Vlčí jámy
protektita teritorio
Lupaj truoj de supre
Oficiala nomo: Vlčí jámy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Lokigo Potůčky
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Blatenský vrch
Montaro Ercmontaro
Situo Lupaj truoj
 - koordinatoj 50° 23′ 52″ N 12° 46′ 44″ O / 50.39778 °N, 12.77889 °O / 50.39778; 12.77889 (mapo)
Plej alta punkto 1010
Plej malalta punkto 984
Areo 1,5 km² (150 ha)
Proklamita 5-a de septembro 1975
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vlčí jámy (Blatenský vrch)
Portalo pri Ĉeĥio

Unu kanjono proksimume 200 m longa, ie 40 m larĝa kaj profunda ĝis 25 metrojn estas minejo Wolfgang (origine profunda ĝis 70 m). En la kanjono oni minis stan-ercon ĝis falo de la plafonoj en koridoroj. Tiel estiĝis "Wolfpinge" - "Truo de Lupoj" aŭ "Lupejo". En la kanjono videblas restaĵoj de la minej-koridoroj.

Unu groto estas t.n. "Glacia groto", ĉar tie eĉ dum somero videblas glacio.

La instrua vojo "Lupaj Truoj" (aŭ "Truo de lupoj", "Nesto de lupoj", "Lupujo") - estis malfermita en la jaro 1975. Ĝi ne estas nur naturscienca, sed informas vizitantojn ankaŭ pri kulturaj kaj teknikaj memorindaĵoj.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Lupaj truoj en Vikimedia Komunejo