Vladimir Davidov

nevo de la komponisto Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij

Vladimir DAVIDOV (14a de Decembro [malnovstile, 2a de Decembro] 1871 – 27a de Decembro [malnovstile, 14a de Decembro] 1906) estis la dua filo de Lev kaj Aleksandra Davidov, kaj nevo de la komponisto Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, kiu nomis lin "Bob".[1]

Vladimir Davidov
Davidov (dekstre) kun Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, en 1892.
Davidov (dekstre) kun Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, en 1892.
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1871 (1871-11-28)
en Kamenka
Morto 14-an de decembro 1906 (1906-12-14) (35-jaraĝa)
en Klin
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Imperial School of Jurisprudence
Familio
Patro Lev Davydov
Patrino Aleksandra Davydova
Frat(in)o Tatiana Davydova
Okupo
Okupo komponistomilitisto
vdr

Vivo redakti

El siaj plej fruaj jaroj, Davidov montris pretecon por muziko kaj desegnado, kio estis kuraĝigita de sia onklo.[1] Studinte en la Imperial Altlenejo pri Jurisprudenco en Sankt-Peterburgo, tamen, Bob aliris al militkariero kaj precize en la Regimento Preobraĵenskij de Korpogardistoj.[1] Li rezignis sian komision kiel leŭtenanto en 1897[2] kaj translokiĝis al Klin, kie li helpis al la frato de la komponisto nome Modest krei muzeon por memorigi la vivon de Ĉajkovskij.[3] Preta al deprimo, Davidov turniĝis al morfino kaj al aliaj drogoj ĝis li memmortigis sin en 1906 estante 34-jaraĝa.[2] Li estis entombigita en la urba tombejo Demjanovo.[1]

Rilato kun Ĉajkovskij redakti

After Ĉajkovskij perdis la subtenon de Nadeĵda von Meck en 1890, li faris Davidov sia konfidenculo.[4] Ĉajkovskij konsideris translokiĝi el Klin al Sankt-Peterburgo en la lastaj jaroj de sia vivo por vivi proksime al Davidov (ebla translokiĝo kiu kondukis la kolegan komponiston Nikolaj Rimskij-Korsakov al ia maltrankviliĝo[5]) kaj skribis al sia frato Modest, "Vidante la gravon de Bob en mia vivo pliiĝas la tutan tempon... Vidi lin, aŭdi lin kaj senti lin proksime al mi baldaŭ iĝis por mi, ŝajne, la ĉefa kondiĉo por mia feliĉo."[6] Davidov estis unu el la grupo kiu restis kun Ĉajkovskij tra sia fina malsano.[7] Ĉajkovskij nomumis Davidov en sia testamento kiel heredanto de la kopirajtoj de siaj muzikaj verkoj.[8]

Dediĉoj redakti

Ĉajkovskij dediĉis sian Infanan Albumon de pianoverkoj, Op. 39 al Davidov, same kiel sian Sesan Simfonion, Op. 74, nome Pathétique.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Tchaikovsky Research, artikolo pri Davidov, alirita la 23an de Januaro, 2010
  2. 2,0 2,1 Holden, 403.
  3. Holden, 402–403.
  4. Holden, 313.
  5. Taruskin, 19-20.
  6. Brown, Final Years, 218.
  7. Holden, 361, 363.
  8. Holden, 402.

Bibliografio redakti

  • Brown, David, Tchaikovsky: The Crisis Years, 1874-1878, (Nueva York: W.W. Norton & Co., 1983). ISBN 0-393017-07-9.
  • Brown, David. Tchaikovsky: The Man and his Music (Londono: Faber & Faber, 2006). ISBN 0-571-23194-2. Also (New York: Pegasus Books, 2007). ISBN 1-933648-30-9.
  • Holden, Anthony Tchaikovsky: A Biography Random House; (27a de Februaro, 1996) ISBN 0-679-42006-1
  • Poznansky, Alexander Tchaikovsky: The Quest for the Inner Man (Novjorko: Schirmer Books, 1993). ISBN 0-02-871885-2.
  • Taruskin, Richard, Stravinsky and the Russian Traditions, Volume One (Berkeley kaj Los Angeles: University of California Press, 1996) ISBN 978-0-520-29348-9

Eksteraj ligiloj redakti