Vladimir Ipolitoviĉ VETROV (ruse Владимир Ипполитович Ветров) (10-a de oktobro 193223-a de januaro 1985, ekzekutita) estis altranga KGB-spiono dum la malvarma milito, kiu decidis kaŝe publikigi valorajn informojn al Francio kaj NATO pri la kaŝa programo de Sovetunio celanta ŝteli teknologion de la okcidento.

Vladimir Vetrov
Persona informo
Владимир Ипполитович Ветров
Naskiĝo 10-an de oktobro 1932 (1932-10-10)
en Moskvo
Morto 23-an de januaro 1985 (1985-01-23) (52-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro mortpuno vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Sovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Teknika Universitato vd
Profesio
Alia nomo Farewell vd
Okupo mole vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vetrov ricevis la kodnomon Farewell (Adiaŭo) fare de la franca spionservo DST, kiu rekrutis lin. Li estis konata sub tiu nomo dum la spionservoj de NATO. La kodnomo estis elektita kiel angla vorto tiel ke la KGB supozus, ke li laboris por la CIA, se KGB malkovrus lian kaŝnomon.

Lia historio inspiris la libron Bonjour Farewell: La Vérité sur la Taupe Française du KGB (1997) verkita de Sergei Kostin kaj Eric Raynaud, kiu estis adaptita por la franca filmo L'affaire Farewell (2009), kun la ĉefroluloj Emir Kusturica, Guillaume Canet kaj Alexandra Maria Lara.[1]

Verkintoj Sergei Kostin kaj Eric Raynaud publikigis pli kompletan kaj ĝisdatigitan raporton pri la Farewell-dosiero sub la titolo Adieu Farewell (Laffont, Parizo, 2009). Tiu titolo ankaŭ estas havebla en la angla por la unua fojo, tridek jarojn post la okazaĵoj (Farewell, Amazon Crossing, aŭgusto 2011).

Notoj redakti

  1. L'affaire Farewell, en retejo IMDB.