La Volsunga sagaoVölsunga sagao estas sagao verkita en malnovnordlanda lingvo en Islando en la 13-a jarcento pri la klano Völsung (inklude la historion de Sigurd kaj Brunhilda kaj la detruo de la Burgundoj). Ĝi estas unu el plej famaj legendaj sagaoj, kaj ekzemplo de "heroa sagao" kiu temas pri ĝermana heroa legendo. La heroo estas Sigurd, kiu mortigas la drakon Fafnir en la erikejo Gnita, kaj tial li kaptas magian trezoron, kiu poste iĝos La Rejnoro. Ĝi korespondas al frua versio de la temo kiu aperas en la La Kanto de la Nibelungoj.

Völsunga saga
literatura verkoprozo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva islanda lingvo
Eldonado
Eldondato 1250
Ĝenro sagao
vdr

Ĝi estas bazita sur tradiciaj antaŭaj poemoj, kelkaj el kiuj estas kolektitaj en la Poezia Edda. Pro tio la fakuloj grupigas tiun sagaon ene de la nomitaj «sagaoj de la antikvaj tempoj» (fornaldarsögur), karakterizitaj pro la miksa enhavo de mitologiaj kaj fantastaj elementoj.