Vortfarado laŭ la Analiza Skolo

Vortfarado en la Analiza Skolo sekvas kvar bazajn regulojn:

  1. Kunmetitaj vortoj: [Flanka vorto, ĉiam substantiva kaj senakuzativa] + [ĉefa vorto] = [ĉefa vorto] [prepozicio] [flanka vorto]. Ekzemple, florpoto (poto por floro), meznombro (nombro de mezo), ŝvelmola (mola pro ŝvelo), buŝkisi (kisi sur buŝo), satmanĝi (manĝi ĝis sato).
  2. Afikshavaj vortoj: Prefiksoj, sufiksoj, prefiksigitaj prepozicioj (kun escepto de "anstataŭ", "dum", "ekster", "malgraŭ", "po" kaj "sen"), certaj prefiksigitaj adverboj|interjekcioj|substantivoj (for, kvazaŭ, mem, ne, pli | fi | duon), sendepende de la regulo pri kunmetitaj vortoj.
  3. (Kun)derivitaj Vortoj: [prepozitivo] > [adverbo aŭ adjektivo]. Ekzemple, suna (de la suno), surtabla (de sur la tablo), kapalmure (kun kapo al muro), dorsmalsupre (kun dorso malsupre).
  4. Adverboj en plurradikaj vortoj: Oni devas unuigi primitivan adverbon kun alia vorto nur kiam uzata aparte ĝi ne donas la konvenan ideon. Ekzemple, "plibeligi ion" (fari ion pli bela) aŭ "pli beligi ion" (beligi ion pli), "plifaciliga" (kiu faras pli facila) aŭ "pli faciliga (kiu faciligas pli), afikseca ne-, plej- kaj pli- en kunderivitaj vortoj.

"Novaj" radikoj redakti

La vortoj "eldoni" kaj "superflua" ne sekvas la regulojn de vortfarado (laŭ la Analiza Skolo) kaj do estas novaj radikoj "eldon" kaj "superflu."

Alveni, aliri redakti

Prefere, uzu "ĝisveni" aŭ "ĝisiri."

Eraraj, malĝuste kunmetitaj vortoj redakti

Estas senescepte eraraj:

  1. Adjektiva flankelemento plus substantiva ĉefvorto: Anstataŭ "altmontaro" - "alta montaro", anstataŭ "grandsinjoro" - "granda sinjoro."
  2. Adverba flankelemento: Anstataŭ "plejnordo" - "plej norda parto", anstataŭ "ĵusveninta" - "ĵus veninta."
  3. Verbo antaŭate de sia rekta komplemento: Anstataŭ "rizplanti" - "planti rizon", anstataŭ "fiŝkapti" - "kapti fiŝojn", anstataŭ "voĉ(o)doni" - "doni voĉon."
  4. Infinitivo kaj verbkaraktera adjektivo: Ne diru "vivivola", "plaĉivola", "pagideva", "veniintenca."
  5. Sin- plus verbkaraktera adjektivo aŭ substantivo: Anstataŭ "sindona" - "sidona"/"memdona", anstataŭ "sinmortigo" - "simortigo"/"memmortigo."
  6. Apozicio plus ties determinanto: Anstataŭ "la a-finaĵo" - "la finaĵo -a", anstataŭ "la as-finaĵo" - "la finaĵo -as."

Miskonstruitaj vortoj laŭ la Analiza Skolo redakti

  • belknabino > bela knabino
  • dikfingro > dika fingro, polekso
  • etfingro > eta fingro
  • sekvinbero > seka vinbero
  • Nov-Jorko > Nova Jorko
  • novriĉulo > nova riĉulo
  • novedzino > nova/ĵusa edzino, ĵus edziniĝinta sinjorino
  • ĉefurbo > regurbo
  • ĉefredaktoro > redaktoro ĉefo [apudmeto]
  • ĉefministro > ministro prezidanto [apudmeto]
  • ĉefduko > arkiduko
  • ĉefaltaro > ĉefa altaro
  • platfiŝo > plata fiŝo
  • plenluno > plena luno
  • sovaĝbesto > sovaĝa besto
  • solfilo > sola/unika filo
  • novjaro > jarkomenco
  • junedzo > juna edzo
  • bonstato > bona stato
  • jesdiri > diri jes
  • plejparto > plej granda parto
  • plejbono > la plej bona aferi
  • tutsame > tute same
  • samkiel > same kiel
  • banfarti > bone farti
  • laŭtlegi > laŭte legi
  • artefarita > arte farita
  • pruntedoni > prunte doni
  • supreniri > iri supren, ascendi
  • malsupreniri > iri malsupren, malascendi
  • unusola > unu sola
  • ununura > unu nura
  • ĵusveninto > ĵusa veninto
  • tujmortonto > tuja mortonto, tuj mortonta persono
  • trovoli > tro voli
  • troakiri > tro akiri
  • trouzo > misuzo, eksceso
  • nigrevidulo > nigrovidulo
  • facilmovi > facile movi
  • facilmovo > facila movo
  • desegnekovrita > desegnokovrita
  • multekosta > tre kosta, altpreza, grandvalora, kara
  • dolĉe-acida > dolĉe acida
  • ŝtelatendas > ŝtele atendas
  • neĝblanka > neĝe blanka, blanka kiel neĝo
  • neĝblankulino > neĝblankeculino
  • scivoli > voli scii
  • voĉdoni > voĉi, doni voĉon
  • partopreni > partumi, preni parton
  • fiŝkapti > kapti fiŝon
  • vivipova > kapabla vivi, povanta vivi
  • pagideva > debitoro, ŝuldanto, devigita pagi
  • plaĉivola > plaĉema, volanta plaĉi
  • sinsekvo > intersekva
  • sinsekvaj > intersekvaj
  • bontrovo > kriterio