Vortludoj aŭ kalemburoj

EdE-V

Vortludoj aŭ kalemburoj (laŭdire laŭ la nomo de unua franca apotekisto Calembourg, kiu vivis komence de la 18-a jarcento) en Esperanto tute nova, antaŭ la milito 1914 preskaŭ nekonata speco de spritaĵoj. Dum la spritaĵoj ĝenerale konsistas en trovado de similecoj inter malsamaj objektoj, la vortludoj serĉas malsamajn signifojn inter sam- aŭ similsonaj vortoj kaj frazoj. Jen kial vortludoj estis longe malkonataj en la Esperanto-kulturo, kiu fieras pri sia matematika precizeco kaj logika konstruo, ecoj, kiuj kontraŭas dusencecon.

Zamenhof mem zorge evitis miskomprenojn, kiuj povus veni pri vortoj, kiaj vipero (vip-ero), cigareto (cigar-eto kontrave), k. s. kaj anstataŭe uzis en Universala Vortaro vipuro, cigaredo, k. s. Tiel do okazis, ke jam la Universala Vortaro entenas tiajn vortludojn, kiaj estas ekzemple aĉeti : aĉ-et-i, domaĉeto: domaĉ-et-o; aerolito: aero-lito; agordi: ag-ordi, ktp.

Sekve eĉ en la. Universala Vortaro oni trovas amason da radikoj, kiuj povas servi kiel materialo por vortludoj, kaj tiu amaso plimultiĝis en la pli postaj aldonoj al la tiu vortro, ne plu tiel atente farataj el la vidpunkto de la principo de logiko kaj nekonfuzebleco. Tiel ni posedas amfiteatron: am-fi-teatron, aŭtografon: aŭto-grafon, akcidentojn: akci-dentojn, arbaleston: arb-al-eston, ktp.

Ne finiĝas ĉi tie la eblaĵoj de Esperanto. La senfina afiksebleco de Esperanto senmezure plialtigas la nombron de vortludeblaj esprimoj. Ekzemple lekanto: lek-anto, kaprido: kap-rido, montrilo: mon-trilo, ventregulo: kiu povas esti aŭ ventr-egulo aŭ vent-regulo ktp.

Konkludeblas ke Esperanto posedas grandegan riĉaĵon da kalemburoj kaŝitajn en sia vorttrezoro, malgraŭ la ŝajne matematika rigideco. Tial la Esperantaj vortludoj povas esti rigardataj kiel grava semo por kreskigi la Esperant-an humoron (vidu ankaŭ: Esperanto-kulturo).

Ekzemplojn de vortludoj donis Leopold Dreher en „Amuzaro“, kie ni trovas jenan „anonctabulon“: Al la apartamento parte apartenas aparta port-aparato (lifto). La plej famaj vortludoj en Esperanto estas tiuj de Verdkata Testamento de Raymond Schwartz.

Noto de M. C. Butler. La plej elstara literaturaĵo vortluda estas la verko de Inglada „Edziĝo malaranĝita“, kies 44 paĝoj estas efektiva amaso da vortludoj. - Oni tre multe vortludis en Esperanto antaŭ 1914 kaj mi memoras oftajn vortludojn de la tempo de la Bulonja Kongreso.

BibliografioRedakti

Leopold Dreher, Amuzaro.

Vidu ankaŭRedakti

Esperanto-humuro

Esperanto-kulturo