Leopold Dreher

krakova advokato kaj esperantisto

Leopold DREHER, (pseŭdonomo: Leo Turno) hebreo, doktoro, advokato. Naskiĝis en la 24-a de oktobro 1896 en Krakovo en la familio de Abraham Aron Dreher kaj Breindel Lea Rabinowicz[1]. Aktiva cionisto, multe verkis en la antikva hebrea lingvo. Esperantisto de 1911. En 1912 dum la Universala Kongreso en Krakovo li jam estis ano de la organiza komitato. En 1918 li instigis al eldono de Esperanta Voĉo kaj estis la redaktanto dum kelkaj jaroj. Ano de la ekzekutiva komitato de PED. Lia unua tradukaĵo aperis (el la germana) en 1913 en Juna Esperantisto. Poste multaj aperis en Pola Esperantisto, Esperanta Voĉo, Esperanto Triumfonta, Heroldo de Esperanto, k.a. Li verkis ankaŭ prilingvajn studartikolojn. En 1922 aperigis kompletan lernolibron por poloj, (eliris 4 eldonoj), en 1928 Supera Kurso de Esperanto, en 1931 anekdotaron Studo per Rido. Multaj kursoj. Lingva Komitatano. Kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto[2].

Leopold Dreher
Leopold Dreher.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1896 (1896-10-24)
en Krakovo, Flags of Austria-Hungary.png Aŭstrio-Hungario
Morto 1941
en Lvivo, Flag of Poland (1927–1980).svg Dua Pola Respubliko
Mortis pro hommortigo [#]
Lingvoj Esperantohebreapolajidogermana [#]
Loĝloko Krakovo • Lvova geto [#]
Ŝtataneco Dua Pola RespublikoPollando [#]
Familio
Patro Abraham Aron Dreher [#]
Patrino Breindel Lea Rabinowicz [#]
Gefratoj Zygmunt Dreher • Sara Chaja Dreher [#]
Profesio
Alia nomo Leo Turno [#]
Okupo esperantistoadvokato [#]
Verkado
Verkoj Supera kurso de Esperanto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Portreto de Leo Turno far Oskar Lazar, 1925

Li estis murdita en lviva geto en 1941[3].

VerkojRedakti

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti