Anekdotaro estas aro de anekdotoj kiuj celas prezenti per reprezentaj pecoj la verkojn de unuopaj aŭtoroj, nacioj, skoloj, lingvoj ktp.

Anekdotaro, subtitolita : Studo per rido. De Leopold Dreher. 1931, 64 p. Uzebla kiel lernilo por progresa kurso. Lingvaj klarigoj kaj vorttradukoj en franca, germana, pola kaj angla lingvoj.

 
 Kiel la subtitolo diras, estas la libreto destinata por perfektiĝemaj Esperantistoj. Ĝi estas progresiga kurslibreto, tial estas bona ideo, ke sur la marĝeno vortoj (radikoj kaj kunmetaĵoj) kaj gramatikaĵoj estas klarigataj. La uzo de germanaj, francaj, anglaj, polaj vokabloj subtenas la laŭeble precizan komprenon de la vortoj.

Ĉar Grosjean-Maupin kaj Walter Lippmann la tekston reviziis, vi estu certa pri stilo kaj gramatiko. La enhavo estas el la titolo „anekdotaro“ tre facile elkonebla; ĝi estas kompilaĵo el diversaj fontoj, precipe el Juna Esperantisto. Ni memorigas, ke ankaŭ la lernolibro

de la sama aŭtoro: „Supera Kurso de Esperanto“ estis favore akceptata. 
— Lo-So. Aŭstria Esperantisto (revuo) n.84 (feb-mar 1932)

Anekdotaro de J. Süsser

redakti

J. Süsser. Anekdotaro. Eld. 1921: J. Kern. Saaz (germana nomo de urbo ĉeĥe ekde 1945 nur nomata Žatec); 64 pagoj.

 
 Tradukaĵoj el germana kaj ĉeĥa lingvoj. Bonega legaĵo por komencantoj kaj progresintoj. 
— Belga Esperantisto n087 (maj 1922)

Elektitaj Humoraj Rakontoj

redakti

Elektitaj Humoraj Rakontoj represitaj el The British Esperantist kaj Esperanto Monthly (Kolekto de B.E.A . N. 4).Eld. Brita Esperantista Asocio, London, 1922.

 
 Naŭ belstilaj malgrandaj literaturaĵoj. Inte ili ni trovaas tradukon el la verko « Ernest Staas» de Tony Bergmann, la bone konadan « Heredomalsanon » , tradukita de G. Greefs. 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Legolibro

redakti

P. William. Legolibro. Unua volumo: Internacia Anekdotaro. N. 7 de Nova Esperanto-Biblioteko; eld. Fr-Eilersiek, Berlin, 1921, 64 paĝoj 15 X 11 cm.

 
 Kolekto de pli ol 75 anekdotoj ĉerpitaj el diversaj lingvoj.Bona Esperanta stilo. Kiel ĉiuj eldonaĵoj el tiu «biblioteko», ĉi tiu libro ankaŭ havas belan aspekton. 
— Fr. DELGARBO., Belga Esperantisto n081-082 (nov-dec 1921)

Libro de l' Humoraĵo

redakti

Libro de l' Humoraĵo. Verkita de P. Lengyel. 1900, 208 p., dua eld. 1908, 197 p., kun 54 bildoj. Anekdotoj kaj aliaj bonhumoraj rakontetoj kaj ŝercoj, simpla, klasika stilo.

Eksteraj ligiloj

redakti