Vov estas ov-likvoro el Italio, specife el regiono Veneto. Ĝi estas nuntempe produktita de la firmao Molinari kaj ĝiaj ĉefaj ingrediencoj estas ovoflavaĵoj, Marsala vino, alkoholo, sukero kaj aromoj.

Reklama afiŝo pri Vov
Reklama afiŝo pri Vov
Reklama afiŝo pri Vov el la jaro 1910
Reklama afiŝo pri Vov el la jaro 1910

Historio redakti

La likvoro, kiu poste eknomiĝis Vov, estis kreita en la jaro 1845 fare de Gian Battista Pezziol[1] [2] [3], padova dolĉaĵisto specialigita pri produktado de itala nugato torrone, en kiu oni uzas nur ovoblankaĵon. Pezziol ekhavis la ideon uzi la restantajn ovoflavaĵojn, kune kun Marsala vino, alkoholo kaj sukero, por produkti likvoran version de zabaione, energitrinkaĵo tiutempe tre populara ankaŭ kiel toniko. La produkto estis komence nomita Vovi, kiu signifas ovoj en la venecia lingvo; poste, kiam oni komencis vendi ĝin eksterregione, oni ŝanĝis ĝian nomon al Vov.

Inter la 19-a kaj la 20-a jarcentoj en Forlì, ĝi estis tiom populara, ke ĝi eĉ aperis en ordinaraj kuirlibroj. En antaŭajarcenta recepto trovita en 2016 oni listigas la jenajn ingrediencojn: kvin ovoj, duonkilogramo da sukero, 200 mililitroj da akvo, 200 mililitroj da Marsala vino, la sama kvanto da alkoholo, unu glaso da rumo, unu gramo da vanilino[4].

Dum la Dua Mondmilito, Vov alvenis al la batalkampoj: pro siaj agnoskitaj vigligaj trajtoj, ĝi estas provizita al la militistoj engaĝitaj en batalo. Inter la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ĝi atingis sian maksimuman disvastigon, kiu instigis la ekeston de imitaĵoj kaj konkurantoj; inter kiuj troviĝas Zabov de firmao La Moccia, kiu eĉ superos ĝian vendo-kvanton ĉirkaŭ la jaroj 2010.

La padovaj radikoj de likvoro iom post iom perdiĝis: en la 2000-aj jaroj Vov estis produktita fare de la firmo Sil (Società Italiana Liquori), kiu relokis ĝian produktadon en Pozzilli, kaj ekde la jaro 2012 ĝin posedas la firmao Molinari, kiu denove relokis la produktadon en Moncalieri. Dum la lastaj jaroj, Vov populariĝis danke al la koktelo bombardino, el kiu ĝi estas kerna komponaĵo, ĉefe laŭmoda ĉe ski-lokoj.

Botelo redakti

Distinga eco de Vov estas ĝia blanka cilindra botelo. Komence temis pri malbrila blanka ceramika botelo, poste oni komencis fari ĝin el blanka vitro. Dum La Dua Mondmilito, kiam preskaŭ la tuta produktado de Vov estis liverita al la armeo, por transporta oportuno la likvoro estis pakita en akvorezistaj kartonaj ujoj. En la 1960-aj jaroj, oni proponis helbrunan vitran raspan ujon, kiu ne estis aparte sukcesa, do poste oni revenis al la klasika blanka vitra botelo. Nuntempe la produkto estas enboteligita en kutima travidebla vitro, kovrita per folio el blanka plasto, kiu imitas la tradician blankan vitran botelon.

Sur la etikedo, tre tradicia kaj sufiĉe senŝanĝa dum jardekoj, staras la ikoneca tridimensia skribaĵo Vov, flava sur blua fono, super stiligita bildo de la Baziliko de Sankta Antonio (Padovo).

Konsumo redakti

Sur la etikedo kaj en la reklamoj oni rekomendas la konsumon de Vov kaj je ĉambra-temperaturo kiel kordialon, kaj post varmigo kiel vigligaĵon, kaj post malvarmigo aŭ eĉ frostigo kiel gracitrinkaĵon. Ĝia gusto, sufiĉe simila al zabaione, taŭgas por akompani diversajn specojn de desertoj, eventuale ankaŭ orname. Ĝi ofte aperas en receptoj de glaciaĵo affogato en zabaione. En kokteloj ĝi estas la kerna komponaĵo de bombardino.

Antaŭ konsumi, kiel rekomendite sur la etikedo, necesas skui la botelon por remiksi la enaĵon, ĉar la ovoflavo emas apartiĝi de la alkoholo, kiu sekve leviĝas sur la surfaco ĉar estas malpli peza.

Premioj kaj agnoskoj redakti

  • Arĝenta medalo dum provinca foiro en Padovo, 1869, por G.B. Pezziol, "pro la progresoj pri dolĉfarado kaj likvor-produktado";
  • Atestilo kun dukapa aglo donita de arkidukoj de Aŭstrio[5], 1856.

Notoj redakti

  1. (it) Il 'Vov' diventa torinese. Pero' Torino, 11 Nov 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-14. Alirita 2023-01-15.
  2. (it) Piccinino F.: SapereBere. Capitolo Liquori; paragrafo Vov, Zabov, Bombardino e Advocaat. Primapagina
  3. (it) Molinari S.p.a., sito ufficiale, sezione Vov. Molinari Spa- The Official Web Site
  4. (it) Forlitoday.it - Scoperta in una soffitta una ricetta di 110 anni fa
  5. (it) La storia del mito all'uovo el www.vovzabajone.it