Vytautas Sirtautas

Vytautas SIRTAUTAS (naskiĝis la 10-an de junio 1921 en Aukštašlynis, distrikto Raseiniai, mortis la 29-an de decembro 2008 en Šiauliai) estis lingvisto, pedagogo, doktoro de sociaj (filologiaj) sciencoj (1969), esperantisto.

Vytautas SIRTAUTAS
Persona informo
Naskiĝo 10-a de junio 1921
en Aukštašlynis, distrikto Raseiniai (Litovio)
Morto 29-a de decembro 2008
en Šiauliai
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Universitato Vilno
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1934
vdr

Vivo redakti

V. Sirtautas post fino de gimnazio en Raseiniai (1941), instruis en lernejo litovan, latinan, francan, germanan lingvojn. En 1945-1950 li studis litovan lingvon kaj literaturon en Vilna Universitato. Dum 1950-1956 V. Sirtautas prelegadis en Instruista Instituto de Klaipėda, ekde 1956 instruis en Pedagogia Instituto (ekde 1997 09 01 Universitato) de Šiauliai. Li estis estro de la Filologia fakultato (1957), gvidanto de katedro pri litova lingvo (19601961), profesoro (ekde 1988).
Sciencan laboron li komencis, kiam profesoro Juozas Bačikonis akceptis lin ekde decembro 1945 al redaktora ofico en Instituto de Litova Lingvo. Ĉi tie li laboris ĝis aŭgusto 1949. Li redaktis la 2an volumon de akademia Vortaro de Litova Lingvo kaj verkis artikolojn por la 3a. [1] La ĉefa kampo de liaj sciencaj esploradoj estis sintakso de litova lingvo. V. Sirtautas eldonis pli ol 27 librojn (inkluzive 15 lernolibroj), publikigis 180 artikolojn el historio de litova lingvo, sintakso, metodiko de instruado, lingva kulturo. La profesoro kun la familianoj ( ili estas ankaŭ filologoj de litova lingvo) verkis lernolibrojn de litova lingvo por mezlernejoj.
V. Sirtautas apartenis al Tutmonda Societo de Lituanistoj, Societo de Litova Lingvo, Asocio de Litovaj Sciencistoj. Li bone scipovis 13 lingvojn kaj povis traduki skribe el 30.[2]

Esperantista agado redakti

Esperanton V. Sirtautas ellernis de sia frato en 1934. Li abonadis Litovan Stelon. Laŭ lia iniciato la revuo enkondukis kolumnon por junularo. La revuo publikigis 2 litovajn fabelojn tradukitajn de V. Sirtautas. V. Sirtautas gvidis priesperantan diploman laboron de Aloyzas Gudavičius. Li estis membro de Litovia Filio de ASE (1979-1987), Litova Esperanto-Asocio, la urba Esperanto klubo "Ruto".

Distingo redakti

Premio de Stasys Šalkauskis 2001

Verkoj redakti

  • Veiksmažodinis tarinys dabartinėje literatūrinėje lietuvių kalboje ("Verba predikato en nuntempa literatura litova lingvo", doktora disertacio, nepublikigita, 500-paĝa studio)
  • Sakinio dalys ("Frazelementoj", 1976, 1981)
  • Pagrindinių sakinio dalių derinimas ("Akordigo de ĉefaj frazelementoj", 1978)
  • Kalbotyros pradmenys ("Principoj de lingvistiko", 1981)
  • Kaip tirti kalbą ("Kiel esploradi la lingvon", 1981)
  • Kalbotyros pagrindai ("Fundamento de lingvistiko", 1983)
  • Lietuvių kalbos sintaksė ("Sintakso de litova lingvo", kun Česys Grenda, 1988)
  • Kalbotyros įvadas ("Enkonduko al lingvistiko", kun V. V. Sirtautas, 1995)
  • Rinktiniai kalbotyros straipsniai ("Elektitaj lingvistikaj artikoloj", kun Regina Petkevičienė, Č. Grenda, Šiauliai, 2001)
  • Dunksi laiko žingsniai nebylūs ("Frapas mutaj paŝoj de la tempo", versoj, 2008)

Referencoj redakti

  1. Kazimieras Župerka, Atsisveikinant su Profesoriumi[rompita ligilo]
  2. Estingiĝis Homa Homo (Litova Stelo, n-ro 1, p. 28, 2009)