Włodzimierz Opoka

5 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 1 nov. 2024.
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Włodzimierz OPOKA (naskiĝis en 1953 en Busko-Zdrój) estas pola esperantisto, profesoro pri farmaciaj sciencoj, profesoro de Jagelona Universitato en Krakovo, Honora Membro de Universala Medicina Esperanto-Asocio, estinta Ĝenerala Sekretario de UMEA, de la 1994 j. Ĉefredaktoro de la Medicina Internacia Revuo, iniciatinto de Internacia Medicinista Esperanto-Konferencjo en la jaro 1976 kune kun Sekretario de UMEA d-ro Imre Ferenczy (Hungario). Ĉeforganizanto de la unua IMEK-kongreso en la jaro 1977 kaj kunorganizanto de sekvontaj IMEK-oj en Krakovo en la jaroj: 1987, 1997, 2008 kaj poste en aliaj landoj ĝis la 22-a IMEK, okazinta en urboj Hódmezővásárhely kaj Szeged (Hungario), aǔtoro kaj kunaǔtoro de diversaj fakaj artikoloj kaj libroj.

Włodzimierz Opoka
Persona informo
Włodzimierz Opoka
Naskiĝo 2-a de januaro 1953
en Busko-Zdrój
Lingvoj pola vd
Loĝloko Kraków
Ŝtataneco pola
Alma mater Medicina Akademio en Krakovo
Profesio
Okupo scienca esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Farmaciaj sciencoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Prof. d-ro hab. Włodzimierz Opoka estis Estro de Katedro pri Neorganika kaj Farmacia Analitiko de la Farmacia Fakultato en Medicina Kolegio de Jagelona Universitato.

La fondinto de la terapio YUMEIHO®, Majstro Masayuki Saionji, helpe de prof. Saburoo Yamazoe (Japanio) kontaktiĝis kun tiama d-ro Włodzimierz Opoka en Krakovo en la jaro 1989, kiu sub la aŭspicioj de UMEA komencis kursojn pri kuracmetodo Yumeiho® gviditaj de la Majstro.

Prof. Włodzimierz Opoka estas kunredaktoro de fakaj libroj pri Yumeiho® Li tradukis el Esperanto en la polan lingvon kaj eldonis en la jaroj 1997, 1999 la unuan lernolibron pri Yumeho®. Li estas kunredaktoro de la nova esperanta versio de la libro pri Yumeiho® kies la ĉefredaktoro estis Majstro Masayuki Saionji. La alia kunaǔtoro en la jaro 1997 estis s-ano Gholamreza Azarhoushang el Irano.

Li estas gajninto de la Shinoda-Premio starigita de Honora Prezidanto de UMEA d-ro Hideo Shinoda (Japanio) kaj ĉefa organizanto de la la 16-a "Internacia Medicina Esperanto-Kongreso" (IMEK) je la temo "La plej novaj atingoj de medicinaj kaj farmaciaj sciencoj" okazinta en Krakovo en 2008j, dum la 100-jara jubileo de UMEA.

Verkaro

redakti

Instruisto de Esperanto-lingvo ĉe Collegium Medicum, kontribuanto al "Esperantaj Tagoj de Krakovo", la evento de Krakova Societo ESPERANTO, dum kiu li prezentis diversajn fakajn prelegojn, interalie „Neatenditaj efikoj de medikamentoj” kaj pri UMEA SHINODA-KURACEJO.

Li estas redaktoro de la "Esperanta-angla medicina terminaro" kaj "Angla-Esperanta medicina terminaro" verkitaj de prof. Saburoo Yamazoe (Japanio) kaj redaktoro de "Vivo kaj agado de d-ro Hideo Shinoda - patro de UMEA". Aŭtoro de la lernolibro "Bazoj de Esperanto".

Opoka W, Kucharz E. Vivo kaj agado de Odo Bujwid - pola kuracisto kaj esperantisto. Sciencaj Prelegoj, Ruse, Bulgario 1981 p.160.

Mostowski Cz O, Opoka W. Unikaj esperantaj ekspoziciaĵoj en la Muzeo de profesoro Odo Bujwid en Krakovo. (Unikalne esperanckie eksponaty w Muzeum prof. Bujwida w Krakowie) Medicina Internacia Revuo. 1983; 10, 3(39): 124-125. /Japonia/.

Rzeszutko W, Opoka W. La influo de elektitaj medikamentoj je rezultoj de determino de la kvanta koncentriteco de la Ca(II) jonoj. (Wpływ wybranych leków na wyniki oznaczenia wapnia). 6 Międzynarodowa Medyczna Konferencja Esperancka w Krakowie, 20-24 lipiec 1987 r. Postkonferencaj materialoj p. 39-40.

Opoka W, Danek M. 200 Jarojn de Farmacia Fakultato en Krakovo. (200 lat Wydziału Farmacji w Krakowie). Opublikowane w języku chińskim i esperanto. Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj. 1989; 3/4 (n-ro 17/18): 84-87. /Chiny/.

Majewski S, Wiśniewska G, Opoka W: La Polaj Dentistaj Alojoj Aplikataj en Stomatologia Protetiko. (Polskie stopy dentystyczne stosowane w protetyce stomatologicznej). Opublikowane w języku chińskim i esperanto. Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj. 1989; 3/4 (n-ro 17/18): 79-83.

Borkowska G, Opoka W. Laboratoriaj esploroj: necesa kondićo de bona diagnozo. 12‑a Internacia Medicinista Esperanto‑Konferenco 25-29.VII.1989 Kortrijk Belgio/Belgia. Kongresa libro p. 27.

Opoka W, Chrobot M. Nestabileco de kola vertebraro. (Niestabilność kręgosłupa szyjnego). Medicina Internacia Revuo. 1994; 16, 2(63): 103-105.

Opoka W. Kineziterapio kiel daŭrigo de kuracado per manterapiaj metodoj kaj ĝia altvalora profilaktika signifo je preventado de malsanoj. (Kinezyterapia jako kontynuacja leczenia metodami terapii manualnej i jej duże znaczenie w profilaktyce chorób). 10‑a Internacia Medicina Esperanto‑Konferenco 12.07.-15.07.1995 Tarnopil Ukrainio/Ukraina. Sciencaj resumoj p. 69.

Opoka W, Piechowicz J, Chrobot M. Kuracado per Masayuki Saionji metodo ‑ Yumeiho®, forglititajn vertebrojn. (Leczenie kręgozmyku metodą Masayuki Saionji Yumeiho®). 10‑a Internacia Medicina Esperanto‑Konferenco 12.07.-15.07.1995 Tarnopil Ukrainio/Ukraina. Sciencaj resumoj p. 69.

Opoka W. Deveno de diversaj substancoj, kiuj kaŭzas alergiajn malsanojn. (Pochodzenie różych substancji, które warunkują schorzenia alergiczne). 10‑a Internacia Medicina Esperanto‑Konferenco 12.07.-15.07.1995 Tarnopil Ukrainio/Ukraina. Sciencaj resumoj p. 94.

Opoka W, Chrobot M, Piechowicz J. Profilaktika signifo de Yumeiho® en UMEA SHINODA-KURACEJO. 11 Międzynarodowa Medyczna Konferencja Esperancka w Krakowie, 04-08.07. 1997; Kongresa libro p. 58. Opoka W. Bioneorganika kemio kaj bioelementoj en natura medio. (Chemia bionieorganiczna i biopierwiastki w środowisku naturalnym). Medicina Internacia Revuo. 1998; 18, 1(70): 24-27.

Opoka W, Ferenczy I. 90-jara jubileo de la Universala Medicina Esperanto-Asocio. 83-a Universala Kongreso de Esperanto 01-08 aŭgusto 1998 Montpellier Francio/Francja. Kongresaj materialoj p. 3-7.

Opoka W. Bioelementoj Zn, Se kaj F en la homa organismo kaj nuntempa natura medio. (Biopierwiastki Zn, Se i F w organizmie człowieka i współczesnym środowisku naturalnym). 83-a Universala Kongreso de Esperanto 01-08 aŭgusto 1998 Montpellier Francio/Francja. Kongresaj materialoj p. 16-.

Opoka W, Chrobot M, Piechowicz J. Skoliozo de vertebraro ĉe 14-jaraĝa pacientino. (Skolioza kręgosłupa u 14-letniej pacjentki). 83-a Universala Kongreso de Esperanto 01-08 aŭgusto 1998 Montpellier Francio/Francja. Kongresaj materialoj p. 9-.

Opoka W. Yumeiho® en Krakovo. (Yumeiho® w Krakowie). 83-a Universala Kongreso de Esperanto 01-08 aŭgusto 1998 Montpellier Francio/Francja. Kongresaj materialoj p. 8.

Opoka W, Chrobot M, Piechowicz J. Diskopatio en la lumba parto de vertebraro L4-L5 kaj severa glisaĵo de vertebro L4-L5. (Dyskopatia w lędźwiowym odcinku kręgosłupa L4-L5 i poważny kręgozmyk kręgosłupa L4- L5). 83-a Universala Kongreso de Esperanto 01-08 aŭgusto 1998 Montpellier Francio/Francja. Kongresaj materialoj p. 8-9.

Opoka W. Kanceraj markiloj – Diagnozado de prostato. 12‑a Internacia Medicinista Esperanto‑Konferenco 24-29.07.1999 Opava Ĉeĥa Respubliko/Czechy. Kongresa libro p.43-44.

Opoka W, Opoka K. Provo de kuracado de multobla sklerozo per Yumeiho®. 12‑a Internacia Medicinista Esperanto‑Konferenco 24-29.07.1999 Opava Ĉeĥa Respubliko/Czechy. Kongresa libro p. 45-46.

Opoka W. UMEA Shinoda-Kuracejo kaj ĝia rolo en la internacia medicinista esperanto-movado. 13‑a Internacia Medicinista Esperanto‑Konferenco 17-21.07.2001 Osijek - Kroatio /Chorwacja. Kongresa libro p. 29.

Yamazoe S., Tadokoro S., La vivo kaj agado de d-ro Hideo Shinoda-Patro de UMEA (redaktita de Włodzimierz Opoka), UMEA SHINODA-KURACEJO, Kraków 2001.

Opoka W. Podstawy Esperanto, UMEA SHINODA-KURACEJO, Kraków 2001. Opoka W. Basis of Esperanto, UMEA SHINODA-KURACEJO, Kraków 2002.

Opoka W. La rolo de homeopatio en la nuntempa medicino. (Homeopatyczne leki we współczesnej medycynie). 14-a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco 14-19.07 2003 Oradea Rumania/Rumunia. Konferenca libro p. 70.

Opoka W. Yumeiho® kaj biomekaniko de la koksostaj artikoj.(Biomechanika stawów biodrowych a Yumeiho®), 14-a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco 14-19.07 2003 Oradea Rumania/Rumunia. Konferenca libro p. 70.

Saionji Masayuki, Opoka Włodzimierz, Faragó Katalin: SZÖVEGGYŰJTEMÉNY A 3.FOKOZAT RÉSZÉRE és VIZSGASZABÁLYZATOK. (Materiały edukacyjne w języku węgierskim i esperanto). Tokió – Hódmezõvásárhely 2010; ISBN 978-963-06-9495-7: (45 stron).

Ligęza L, Opoka W. Profesia agado kaj esperantista vivo de la fama bakteriologo Odo Bujwid. Szkoła Wyższa im. Pawła Włodkowica w Płocku Instytut Stosunków Międzykulturowych. Esperanto aplikata Sciencaj Kajeroj nro 1. Wydawnictwo Naukowe NOVUM. Płock 2013; ISBN 978-83-62709-74-8.

Ferenczy I, Opoka W. Kial kaj kiel sukcesis la I-a IMEK 1977. 20-a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco. 20-22-a de julio 2016 Nitra-Slovakio. Postkonferenca eldono: 24-30.

Opoka W. Komenco de Masayuki Sainji metodo en Krakovo kaj aktuala pritakso, Kongresa libro de la 22-a IMEK p.86, UMEA SHINODA-KURACEJO, Kraków 2022.

Referencoj

redakti