Wandemberg Ribeiro Morais
brazila esperantisto
Wandemberg RIBEIRO MORAIS (nask. 15-a de decembro 1953), kuracisto, estas delegito de UEA por la urbo Fortalezo kaj por la regiono nordorienta - unu el kvar UEA-delegitaj regionoj de Brazilo.
Wandemberg Ribeiro Morais | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1953 (70-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li eklernis Esperanton en 1982 en kurso de Paulo Amorim Cardoso kaj de 1995 aktivas en la loka, ŝtata kaj tutbrazila Esperanto-movado. Li estis la ĉefa organizanto de la 82-a Universala Esperanto-Kongreso (2002) kaj de la 43-a Brazila Kongreso de Esperanto (2008) en Fortaleza.
Li ankaŭ estas prezidanto de la Cearaa Esperanto Asocio - CEA.