Wattignies-la-Victoire

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Wattignies.

Wattignies-la-Victoire estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 233 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Wattignies-la-Victoire
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Maubeuge-Sud
INSEE kodo 59649 [+]
Poŝtkodo 59680
Kodo laŭ INSEE 59649
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Jean Lévêque
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 233  (1999)
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 12′ N, 4° 1′ O (mapo)50.2013888888894.0133333333333Koordinatoj: 50° 12′ N, 4° 1′ O (mapo)
Alto 147 m - 205 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 6,31 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Wattignies-la-Victoire (Nord)
Wattignies-la-Victoire (Nord)
DEC
Situo de Wattignies-la-Victoire
Wattignies-la-Victoire (Francio)
Wattignies-la-Victoire (Francio)
DEC
Situo de Wattignies-la-Victoire

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wattignies-la-Victoire [+]
vdr

Geografio

redakti

Wattignies-la-Victoire estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.

Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 6,31 km².

Historio

redakti

Wattignies famiĝis pro la batalo de Wattignies, kiu okazis la 16-an de oktobro 1793 inter franca revolucia armeo (estrita de Jean-Baptiste Jourdan kaj Lazare Nicolas Marguerite Carnot) kaj la aŭstria armeo. Ĝi estis grava franca venko kaj iasence "savis" la francan revolucion de 1789.

Vidindaĵoj

redakti

Viziteblas en la loka urbodomo eta muzeo pri la batalo de Wattignies. Ekzistas cetere monumento pri la batalo centre de la vilaĝo.

Administrado

redakti

Wattignies-la-Victoire apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Bildaro

redakti

Vidu ankaŭ

redakti