WeltenBrand estas malluma-onda grupmuziko fondita en 1995 de Oliver Falk. Tiu-jare en Zuriko, tuj subskribis diskan kontrakton kun Witch Hunt Records, kun kiuj lanĉis sian unuan diskon titolitan Das Rabenland. Ritchie Wenaweser kaj Simone Steiner okupiĝis pri la voĉoj. La celo de la grupo, laŭ sia fondinto Oliver Falk, estis reprezenti la Princlandon Liĥtenŝtejnon, tiel kiel estis priskribita en Liechtensteiner Sagenbuch, aŭ Libro de mitoj kaj legendoj de Liĥtenŝtejno de Otto Seger, kiu estis angligita por la kantaro.

WeltenBrand
Deveno Liĥtenŝtejno Vaduzo, Liĥtenŝtejno
Ĝenroj Malluma ondo
Novklasikismo
Aktivaj jaroj 1995–nuntempo
Eldoninto M.O.S. Records Ltd.
Napalm Records
Parencaj
temoj
Erben Der Schöpfung
Retejo WeltenBrand
Membroj

Dina Falk (vokalisto)
Manja Wagner (vokalisto)
Oliver Falk (klavaro)
Daniela Nipp (violono)
Christian Sele (basgitaro)
Patrick Margadant (drumo)

Antaŭaj membroj

Mario Jahnke
Ritchie Wenaweser
Simone Villamar
Stefan Villamar
Adrian Büchel
Corinna Beck
Daniel Hähne
Rino Vetsch

vdr

En 1996 ŝanĝis diskeldonejon al M.O.S. Records Ltd. kaj ĉe 1997 publikis sian duan albumon nomigita Das Nachtvolk, en kiu oni aŭdas unuafoje la violonistinon Daniela Nipp. En 1998 Oliver Falk fondis la muzikgrupon Erben Der Schöpfung, kun kiu li laboras kune ekde tiam. En 1999 lanĉis sian trian diskon titolitan Der Untergang Von Trisona kie oni aŭskultas Liv Kristine kaj Alexander Krull kiel invititaj kantistoj. En 2002 lanĉis sian kvaran diskon nomigitan In Gottes oder des Teufels Namen.

Je la fino de la kontrakto, subskribis alian sed nun kun Napalm Records kaj aŭtune de 2005 ekas la registro de la kvina albumo The End Of The Wizard, kiu aperigis en aŭgusto de 2006. Ankaŭ en la muzikistaro estis gravaj ŝanĝoj: denove revenis Christian Sele (basgitaro), Mario Jahnke (drumo) kaj Simone Steiner anstataŭigis Dina Falk Zambelli el Erben Der Schöpfung.

Julie de 2007, Ritchie Wenaweser estas anstataŭigita de Manja Wagner. Manja Wagner ankaŭ estas kantisto en la grupoj Dark Diamonds, Jesus on Extasy kaj X-Perience.

Diskaro redakti

  • 1995 Das Rabenland (Witchhunt Records)
  • 1997 Das Nachtvolk (M.O.S. Records)
  • 1999 Der Untergang Von Trisona (M.O.S. Records)
  • 2001 In Gottes Oder Des Teufels Namen (M.O.S. Records)
  • 2006 The End Of the Wizard (Napalm Records)

Oficialaj retejoj redakti