Wenzel Parler (naskiĝinta antaŭ 1360 supozeble en Prago; mortinta 1404 en Vieno) estis unu el la plej elstaraj katedralaj arĥitektoj kaj skulptistoj el la familio Parler, filo de Peter Parler. Li verkis interalie en Prago, Nördlingen kaj Vieno.

Wenzel Parler
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1360 (1360-01-01)
en Prago
Morto 1-an de januaro 1404 (1404-01-01) (44-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioReĝlando Bohemio
Familio
Patro Peter Parler
Frat(in)o Johann Parler la pli juna
Okupo
Okupo skulptistoarkitekto
vdr

Unua verkado de Wenzel Parler estas pruvebla por la dua duono de la 1370-aj jaroj en Prago, kie li laboris almenaŭ ĝis 1392 (eble tamen ne kontinue) kaj decide kunkonstruis la katedralon Sankta Vito. En Prago li estas dokumentita kiel Ingegnere Venceslao da Praga. Plej malfrue en 1398, kiam lia pli juna frato Johann Parler ("la pli juna") transprenis la konstruestradon por la katedralo, li forlasis Pragon. Post tio li supozeble verkis pri la konstruado de la preĝejo Sankta Savanto en Nördlingen. Ekde 1400 li reaperis kiel ŝtontajlisto je la katedralo Sankta Stefano en Vieno, kies arĥitekto li fariĝis en 1403. De tie italaj delegitoj volis forvarbi lin al Milano, por ke li tie verku kiel arĥitekto pri la katedralo. En Milano pruveble en 1392 estis Henrico parlér da Gamodia (Gmünd), eble Heinrich Parler la pli juna, kuzo de Wenzel Parler. Wenzel ne plu iris kiel arĥitekto al Milano, li mortis en 1404.

La identeco de la katedralaj arĥitektoj en Prago kjaj Vieno ne senmanke estas dokumentita. Wenzel tiutempe estis oftega nomo en Bohemujo kaj suda Germanujo, kaj la nomo Parler deduktiĝas de parlier, kio signifas kvazaŭ konstruestro. La tempa sinsekvo same kiel klaraj stilaj paraleloj inter la katedraloj de Prago kaj Vieno verŝajnigas komunan identecon.

Literaturo redakti

  • Kletzl, Otto: Zur Identität der Dombaumeister Wenzel Parler d.Ä. von Prag und Wenzel von Wien en: Wiener Jahrbuch für Kunstgeschichte 9, 49sj.; Vieno 1934
  • Die Parler und der schöne Stil 1350-1400. Europäische Kunst unter den Lŭemburgern Handbuch zur Ausstellung des Schnütgen-Museums in der Kunsthalle Köln, 5 volumoj; Kolonjo 1978
  • Parlerbauten - Architektur, Skulptur, Restaurierung, Stutgarto 2004, ISBN 3-8062-1882-X