Werner Mägdefrau
Werner MÄGDEFRAU (naskiĝinta la 24-an de januaro 1931 en Schwarza, mortinta la 15-an de februaro 2021) estis germana historiisto kun la fokuso de historio de Turingio.
Vivo
redaktiWerner Mägdefrau frekventis lernejojn en Schwarza kaj Benshausen; en 1949 li trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe Supera lernejo en Zella-Mehlis. Poste li studis ĝis 1953 historion, germanistikon kaj pedagogion ĉe la universitato de Jena. Pelis lin je mezepoka kaj regiona historio liaj alternejaj instruistoj Friedrich Schneider kaj Max Steinmetz. De 1954 war estis li tie scienca helpanto; en 1955 sukcesis doktoriĝo post defendo de la tezo Die Auffassung vom Mittelalter im Historischen Jahrbuch der Görres-Gesellschaft. Ekdocentado estis en 1955. En 1956 li iĝis scienca ĉefasistanto, en 1961 laŭbezona docento kaj en 1969 finfine orda docento universitata pri mezepoka kaj regiona historio. Habilitiĝo estis en 1971 post elfaro de Revolutionäre kommunale Bewegungen und spätmittelalterliche Bürgerkämpfe in den Städten des Thüringer Dreistädtebundes. Ein Beitrag zur Regionalgeschichte Thüringens und zur Entwicklung des feŭdalen deutschen Städtewesens. Ekde 1974 li instruadis kaj esploradis kiel orda profesoro pri historio de mezepoko. Dum la 1970-aj jaroj li estis estrarano de Historiista Societo de GDR, estro de la distrikta filio kaj redakciano de la jarlibro "Jahrbuch für Regionalgeschichte". Multajn oficojn li deponis en 1979 por sanecaj kialoj.
Ĉefis eplorade por li la landa historio de Turingio; kelkaj liaj verkoj estis influataj de historia materiismo. Krome interesegis lin la Reformacio kion montris lia kunlaboro por la en 1983 kaj 1984 publikigitaj verkegoj pri Marteno Lutero okaze de ties 500-a datreveno naskiĝtaga. Preparante urban jubileon de Jena en 1986 eldonis li 750 Jahre Jena kaj Stadt und Kultur. Beiträge zur Geschichte Jenas und Thüringens im Feudalismus.
Post pensiiĝo en 1990 li estis fonda membro de la Societo pri Turingia Historio. Iĝinte emerita li daŭrigis kaj esploradon kaj eldonadon; de tiam li havigis al la historiemuloj pluraŭjn eeseojn kaj monografiojn, ekz. por la eldonejo Rockstuhl kaj la Turingia centralo por politika klerigado.
Verkoj (elekto)
redakti- Die Auffassung vom Mittelalter im Historischen Jahrbuch der Görres-Gesellschaft. Jena 1955 (disertacio)
- Revolutionäre kommunale Bewegungen und spätmittelalterliche Bürgerkämpfe in den Städten des Thüringer Dreistädtebundes. Ein Beitrag zur Regionalgeschichte Thüringens und zur Entwicklung des feudalen deutschen Städtewesens. 5 Bände. Jena 1971
- mit Frank Gratz: Die Anfänge der Reformation und die thüringischen Städte. Haag und Herchen, Frankfurt am Main 1996, ISBN 3-86137-411-0
- Die Landgrafschaft Thüringen 1130 bis 1247 (= Factum. Hintergründe und Erörterungen. Vol. 3, Landeszentrale für politische Bildung Thüringen, Erfurt 1996
- Mittelalterliche Burgen und Wehrbauten in Thüringen. (11. – 13. Jahrhundert) (=Thüringen gestern und heute, 4). Landeszentrale für politische Bildung Thüringen, Erfurt 1997, ISBN 3-931426-16-5
- Thüringen im Mittelalter. Strukturen und Entwicklungen zwischen 1130 und 1310 (=Thüringen gestern und heute, 7). Landeszentrale für politische Bildung Thüringen, Erfurt 1999, ISBN 3-931426-26-2
- Könige und Landgrafen im späten Mittelalter. Thüringen und das Reich von Konrad IV. bis Friedrich dem Streitbaren (=Thüringen gestern und heute, 9). Landeszentrale für politische Bildung Thüringen, Erfurt 2000, ISBN 3-931426-40-8
- Thüringen im Mittelalter. Kvin volumoj. Rockstuhl, Bad Langensalza 2000–2013
- kun Rainer Lämmerhirt kaj Dana Lämmerhirt: Thüringer Burgen und Wehranlagen im Mittelalter. Eine Reise ins Mittelalter. Rockstuhl, Bad Langensalza 2001, ISBN 3-934748-43-0
- Thüringer Städte und Städtebünde im Mittelalter. Rockstuhl, Bad Langensalza 2002, ISBN 3-936030-34-0
Literaturo
redakti- "Mägdefrau, Werner", ĉe: Collegium Politicum an der Universität Hamburg. Arbeitsgruppe Historiographie (eld.): Geschichtswissenschaftler in Mitteldeutschland, Ferd. Dümmerls Verlag, Bonn k. a. 1965, p. 55-56
- Joachim Bauer, Rainer Lämmerhirt, Michael Platen: "Zur Erinnerung an Werner Mägdefrau (1931–2021)", - ĉe: Zeitschrift für Thüringische Geschichte 75 (2021), p. 287–290
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Werner Mägdefrau en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- ligiloj ĉe DDB