Where the Wild Things Are

infana bildrakonto de Maurice Sendak

Where the Wild Things Are ("Kie la sovaĝaĵoj estas") estas de 1963 infana bildrakonto verkita kaj ilustrita de usona verkisto Maurice Sendak, origine eldonita de Harper & Row. Ĝi temas pri la sovaĝa aventuro de knabo nomita Max, kiu de sia patrino estas sen vespermanĝo sendita al sia dormĉambro, kiel puno pro malbona ago. Max portas distingan vulpo-kostumon dum siaj aventuroj kaj renkontas diversajn strangajn kreitaĵojn, la "Sovaĝaĵojn". La libro estas multfoje adaptita en aliajn mediojn, inkluzive animacian mallongfilmadon, operon, kaj en 2009 vivaktorita grandekrana filmadapto. En 2008, de la libro estas vendita mondvaste pli ol 19 milionojn da kopioj laŭ HarperCollins.

Where the Wild Things Are
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Maurice Sendak
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 13-a de novembro 1963
Loko Broklino
Eldonejo Harper
Ĝenro fantasto
Honorigoj Caldecott Medal
vdr

En 1964, la libro gajnis Premion Caldecott-Medalo.