Who Framed Roger Rabbit
Who Framed Roger Rabbit (angle, prononco laŭ sistemo IFA [huː fɹe͡ɪmd ɹˈɑːd͡ʒɚ ɹˈæbɪt], kun signifo "Kiu trompis Roĝeron la Kuniklon") estas usona fantazia komedia trilera filmo de 1988 reĝisorita de Robert Zemeckis, produktorita de Frank Marshall kaj Robert Watts, kaj verkita de Jeffrey Price kaj Peter S. Seaman. Tiu filmo estas bazita sur la romano de Gary K. Wolf de 1981 nome Who Censored Roger Rabbit?. En la filmo stelulas Bob Hoskins, Christopher Lloyd, Charles Fleischer, Stubby Kaye kaj Kathleen Turner. Kombinante rektan agadon kun animacio, la filmo montras okazaĵojn en Holivudo dum la fino de la 1940-aj jaroj en alternativa tempo kiam animaciaj roluloj reale ekzistas. La intrigo sekvas la aventurojn de Eddie Valiant, privata detektivo (dungita de eksploda belegulino, nome seksosimbolo Jessica Rabbit, kiel en la modeloj de krima romano) kiu devas pruvi la senkulpecon de "Toon" Roger Rabbit, kiu estis akuzita je murdo de riĉa negocisto.
Who Framed Roger Rabbit | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Who Framed Roger Rabbit |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 22 jun. 1988, 2 dec. 1988, 27 okt. 1988, 1988 |
Ĝenro | novnigra filmo, amikopara filmo, interseriaĵo, fantasta filmo, aktora-movbilda filmo, komedia filmo |
Kameraado | Dean Cundey |
Reĝisoro(j) | Robert Zemeckis |
Produktisto(j) | Frank Marshall • Robert Watts |
Scenaro | Jeffrey Price • Peter S. Seaman |
Filmita en | Los-Anĝeleso • Hertfordshire |
Loko de rakonto | Los-Anĝeleso |
Muziko de | Alan Silvestri |
Rolantoj | Bob Hoskins • Christopher Lloyd • Stubby Kaye • Joanna Cassidy • Alan Tilvern • Richard LeParmentier • Joel Silver • Richard Ridings • Billy J. Mitchell • Edwin Craig • Mike Edmonds • Kathleen Turner |
Produktinta firmao | Amblin Entertainment Touchstone Pictures Walt Disney Animation Studios Silver Screen Partners |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Sonredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Filmoredaktado • Akademia Premio por la Plej Bona Vida Efektaro • Premio Hugo por la Plej Bona Drama Prezento |
IMDb | |
Walt Disney Pictures aĉetis la rajtojn de la historio por la filmo Who Framed Roger Rabbit en 1981. Jeffrey Price kaj Peter S. Seaman verkis du skizojn de la scenaro antaŭ Disney dungis plenuman produktoron Steven Spielberg, kaj lian produktoran kompanion, Amblin Entertainment. Zemeckis estis dungita por reĝisori la filmon, kaj la kanada animaciisto Richard Williams por superrigardi la animaciajn scenojn. La produktorado estis translokigita el Los Angeles al la studioj Elstree en Anglio por kongruigi Williams kaj lian grupo de animaciistoj. Dum la filmado, la produktora buĝeto eketendiĝis rapide kaj la filmada kalendaro daŭris pli ol atendite.
Disney prezentis la filmon pere de sia divizio Touchstone Pictures la 22-an de junio 1988, kaj ĝi ricevis kritikan kaj komercan sukceson, kio iĝis furoraĵo. Tiu filmo alportis renovigitan intereson al la ora epoko de la usona animacio, disvastigante la modernan usonan animacion kaj la nomitan epokon de la Dizneja Renesanco.[1]
Referencoj
redakti- ↑ King, Susan, "Classic Hollywood: On the case of 'Roger Rabbit'", 21a de Marto, 2013. Kontrolita 16a de Aprilo, 2013. Arkivigite je 2013-04-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-04-04. Alirita 2017-02-28.
Literaturo
redakti- Mike Bonifer (junio 1989). The Art of Who Framed Roger Rabbit. First Glance Books. ISBN 0-9622588-0-6.
- Martin Noble (decembro 1988). Who Framed Roger Rabbit. Novelization of the film. Virgin Books. ISBN 0-352-32389-2.
- Gary K. Wolf (julio 1991). Who P-P-P-Plugged Roger Rabbit?. Spin-off from the film and Wolf's Who Censored Roger Rabbit?. Villard. ISBN 978-0-679-40094-3.
- Bob Foster (1989). Roger Rabbit: The Resurrection of Doom. Comic book sequel between Who Framed Roger Rabbit and the theatrical short Tummy Trouble. Marvel Comics. ISBN 0-87135-593-0.
Eksteraj ligiloj
redakti- Who Framed Roger Rabbit en Interreta filma datumbazo (angle)
- Ken P. "Arkivita kopio", 1-a de aprilo 2003. Kontrolita 2017-02-28.
- Ken P. "Arkivita kopio", 31a de Marto, 2003. Kontrolita 2017-02-28. Arkivigite je 2003-04-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Wade Sampson. "The Roger Rabbit That Never Was", Mouse Planet, 17-a de decembro 2008.
- "Arkivita kopio", 30-a de novembro 2008. Kontrolita 2017-02-28. Arkivigite je 2008-12-17 per la retarkivo Wayback Machine