Kathleen Turner

usona aktoro

Kathleen TURNER (19a de Junio, 1954)[1] estas usona aktorino. Ŝi ricevis variajn premiojn, kiel du Oraj Globoj, aldone al nomumoj por Oskar-premio, premio Grammy, kaj du Tony.[2]

Kathleen Turner
Persona informo
Kathleen Turner
Naskonomo Mary Kathleen Turner
Naskiĝo 19-an de junio 1954 (1954-06-19) (69-jaraĝa)
en Springfield
Lingvoj anglaitalahispana vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Reĝa Centra Lernejo de Parolo kaj Dramo • University of Maryland, Baltimore County • Misuria Ŝtata Universitato • The American School in London vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Infanoj Rachel Weiss vd
Profesio
Okupo filmaktoro • teatra aktoro • voĉaktoro • aktoro • televida aktoro • filmproduktoroteatra reĝisoro vd
Aktiva dum 1978– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Turner iĝis internacie konata dum la 1980-aj jaroj, kun roloj en Body Heat (1981), The Man with Two Brains (1983), Crimes of Passion (1984), Romancing the Stone (1984), kaj Prizzi's Honor (1985), el kiuj la du lastaj havigis al ŝi premion Ora Globo al la Plej Bona Aktorino en Muzikala aŭ Komedia Filmo, kaj Peggy Sue Got Married (1986), pro kiu ŝi estis nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bona Aktorino. Fine de la 1980-aj kaj komence de la 1990-aj jaroj, Turner havis rolojn en The Accidental Tourist (1988), The War of the Roses (1989), kaj Serial Mom (1994).

Ŝi poste havis rolojn en The Virgin Suicides (1999), Baby Geniuses (1999), Beautiful (2000), kaj Marley & Me (2008). En televido ŝi estis invitita stelulino en la situacia komedio de NBC nome Friends kiel reĝinja patro de Chandler Bing nome Charles Bing, en la tria sezono de la serio de Showtime nome Californication kiel Sue Collini, la seksobseda posedanto de talentagentejo, kaj en la drama serio de Netflix nome The Kominsky Method kiel la rolulo de la eksedzino de Michael Douglas nome Roz Volander. Voĉroloj de Turner estis Jessica Rabbit en Who Framed Roger Rabbit (1988), Monster House (2006), kaj voĉroloj en la televidaj serioj The Simpsons, Family Guy, King of the Hill, kaj Rick and Morty.

Aldone al kino kaj televido, Turner laboris ankaŭ en teatro, kaj estis nomumita dufoje por la premio Tony pro siaj roloj en Broadvejo kiel Maggie en Cat on a Hot Tin Roof kaj kiel Martha en Who's Afraid of Virginia Woolf? Turner ankaŭ instruis aktorkursojn en la Novjorka Universitato.[3]

Referencoj redakti

  1. "Today in History – September 8". Bay Ledger News Zone. Associated Press. 7a de Septembro, 2007. Arkivita el la originalo la 18an de Januaro, 2013. Alirita la 27an de Decembro, 2012.
  2. Turner, Kathleen; Morrow, Dustin (2008). "News & Notable Press - Kathleen Turner". KathleenTurner.Net. Kathleen Turner - Oficiala retejo. Alirita la 30an de Junio, 2019. "Turner, the husky-voiced screen star known for iconic roles in Body Heat and Romancing the Stone, weighs in on her 40-year career in question-and-answer format, led by Emmy Award-winning filmmaker and author Morrow (digital film production, Portland State Univ.)."
  3. "Elizabeth A. Sackler Foundation presents: Ask me a Question, Any Question with Kathleen Turner". Brooklyn Museum. 14a de Novembro, 2009. Arkivita el la originalo en 2021-10-30. Alirita en 7a de Oktobro, 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kathleen Turner en la angla Vikipedio.