Wilfried Hinrichs

germana esperantisto kaj inĝeniero

Wilfried Hinrichs (naskiĝis la  11-an de aŭgusto 1957(nun 1957-08-11), do nun 66-jara) estas germana esperantisto kaj inĝeniero. Dum la 1980-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel kunorganizanto de multaj Internaciaj Seminarioj, aparte de la tema programo.[1] Devene el Orienta Frislando kaj flua en la orientfrislanda platgermana, li esperantiste aktivis precipe dum la jaroj de gimnaziado kaj posta studado pri ceramika inĝenierado en Clausthal-Zellerfeld. En sia universitato, li estis unu el malmultaj studentoj kiuj meze de la 1980-aj jaroj kuraĝis pasigi plenan studjaron en la tiam ankoraŭ firme komunisma ŝtato Jugoslavio: kvankam li vere povis eklerni la kroatan lingvon nur post sia alveno en Zagrebo, kaj en la urba universitato trafis multajn frustriĝintajn eksterlandajn studentojn, al kiuj la rego de angla aŭ germana interlingvo ne sufiĉis por vere plekti kontaktojn al la loka loĝantaro, Wilfried estis tuj integrita membro de la urba Studenta Esperanto-Klubo, daŭre havis abundajn invitojn al kulturaj eventoj kaj najbaraj urboj, kaj poste juĝis tiun jaron pro la Esperanto-kontaktoj unika vivsperto.[2] Laŭ stato de la jaro 2023 li vivas en la historia urbo Brunsvigo kaj interalie aktivas kiel urba turisma ĉiĉerono en la germana, angla, itala kaj Esperanto.[3]

Wilfried Hinrichs
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1957 (1957-08-11) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoitalagermanaanglaorientfrislanda platgermana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater teknologia universitato Clausthal
Okupo
Okupo esperantistoinĝeniero
vdr

Referencoj redakti

  1. ekzemple en Die Deutsche Esperanto-Jugend stellt sich vor (la teamo de GEJ sin prezentas), eldono 1986, paĝo 7
  2. Laŭ persona intervjuo de Thomas Pusch kun li en 1986.
  3. prezento de la urbo Brunsvigo pri sia urba ĉiĉerono d-ro Wilfried Hinrichs ankaŭ en la itala kaj Esperanto, kun aktuala portreta bildo, vidata la 10-an de januaro 2023 (germane kun po frazo itale kaj esperante)