Wilhelm August Lampadius

Wilhelm August LAMPADIUS (naskiĝinta la 8-an de aŭgusto 1772 en Hehlen, mortinta la 13-an de aprilo 1842 en Freiberg) grava metalurgo germana estis.

Wilhelm August Lampadius
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1772 (1772-08-08)
en Hehlen
Morto 13-an de aprilo 1842 (1842-04-13) (69-jaraĝa)
en Freiberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo kemiisto • universitata instruisto • apotekisto • metalurgo
vdr
Memortabulo por Lampadius en Göttingen

Vivo redakti

Li ellernis farmacion inter 1785 kaj 1791 en Göttingen, antaŭ samloka studado de natursciencoj. En 1793 li vojaĝis al Rusio kaj iĝis en 1794 profesoro ĉe Monta akademio je Freiberg. Danke al li emancipiĝis metalurgio kaj promociiĝis je memstara kaj ĝenerale agnoskita scienco.

En la 1796-a jaro li unue trovis kaj difinis karbonan disulfidon. Li verkis, krom multaj etaj fakeseoj pri kvazaŭ ĉiuj eroj de teknika ĥemio, la jenajn verkojn: »Handbuch der Hüttenkunde« (dua eldono, Göttingen 1817–18, kvar volumoj; kun suplementoj inter 1818 kaj 1826); »Grundriß einer allgemeinen Hüttenkunde« (Göttingen 1827). Aldone li aktivis beletre, ekz. per »Reise zu den sieben Schwestern« (Freiberg 1811).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, tomus 12. Lipsae 1908, p. 83 (hic in interreti)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti