Willard Sterling BOYLE, (19a de Aŭgusto, 1924 - 7a de Majo, 2011) estis kanada fizikisto.[1] Li estis pioniro en la fako de la teknologio de lasero kaj kuninventisto de la ŝargkuplita aparato.[2] Kiel direktoro de Space Science and Exploratory Studies en Bellcomm li helpis elekti surlunigejojn kaj havigis subtenon por la Projekto Apollo.[3] La 6an de Oktobro 2009, oni anoncis, ke li kunhavos la honoron de la Nobel-premio pri fiziko de 2009 pro "la invento de bildoduonkonduktaĵa cirkvito - nome CCD sensilo, kiu iĝis elektrona okulo en preskaŭ ĉiuj areoj de fotografio".[4]

Willard Boyle
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1924 (1924-08-19)
en Amherst
Morto 7-an de majo 2011 (2011-05-07) (86-jaraĝa)
en Wallace
Mortokialo nefropatio
Lingvoj angla
Loĝloko Kanado
Ŝtataneco KanadoUsono
Alma mater Universitato McGill • Lower Canada College
Okupo
Okupo fizikistoinventistofotistosciencisto • executive
vdr

Li estis nomumita Companion de la Ordeno de Kanado - nome la plej altnivela honoro - la 30an de Junio, 2010.[5]

Kariero redakti

En 1953 Boyle aliĝis al la Laboratorioj Bell kie li inventis la unuan kontinue funkciantan rubenan laseron kun Don Nelson en 1962,[3] kaj ricevis la unuan patenton pri duonkondukanta injektolasero.[3] Li iĝis direktoro de la Space Science and Exploratory Studies en la filio de la Laboratorioj Bell nome Bellcomm en 1962, havigante subtenon por la Projekto Apollo kaj helpante elekti surlunigejojn.[3] Li revenis al la Laboratorioj Bell en 1964, por labori pri la disvolvigo de integritaj cirkvitoj.[3] En 1969, Boyle kaj George E. Smith inventis la ŝargkuplitan aparaton (CCD, el charge-coupled device), pro kiu ili kunricevis la medalon Stuart Ballantine de la Franklin Instituto en 1973, en 1974 la memorpremion IEEE Morris N. Liebmann, en 2006 la premion Charles Stark Draper, kaj en 2009 la Nobel-premion pri fiziko.[3][6] La CCD ebligis al NASA sendi klarajn bildojn al la Tero el la kosmo.[7] Ĝi estas ankaŭ la teknologio kiu funkciigas multajn nuntempajn ciferecajn kameraojn. Smith diris pri ilia invento: "Farinte la unuan paron de bildaparatoj, ni sciis certe ke la kemia fotografio estis mortinta."[8] Eugene Gordon kaj Mike Tompsett, du jam retiriĝintaj kolegoj el la laboratorioj Bell, postulis, ke ties aplikado al la fotografio ne estis inventita de Boyle.[9] Boyle estis Esplora Plenumdirektoro por Bell Laboratorio el 1975 ĝis lia retiriĝo en 1979.[7]

Referencoj redakti

  1. Chang, Kenneth, "Nobel Awarded for Harnessing Light", 7a de Oktobro, 2009, paĝo A20.
  2. "Canadian scientist shares Nobel physics prize", 6a de Oktobro, 2009.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Mahoney, Jill, "The Nobel Physics Prize: A Canadian who took big risks takes home the big prize", 7a de Oktobro, 2009, paĝoj A1–A2.
  4. Willard Boyle en Nobelprize.org
  5. Governor General of Canada (30a de Junio, 2010) Governor General announces 74 new appointments to the Order of Canada. It's an Honour. Queen's Printer for Canada. Arkivita el la originalo je 12a de Junio, 2012. Alirita 12a de Julio, 2012.
  6. "McGill congratulates its second Nobel-winning alumnus of 2009". Alumni News. McGill University. 6a de Oktobro, 2009. Arkivita el la originalo la 31an de Januaro, 2012. Alirita la 15an de Oktobro, 2009.
  7. 7,0 7,1 Maugh II, Thomas H. (19a de Majo, 2011). "Nobelist was a father of the digital camera". Los Angeles Times. Los Angeles. Arkivita el la originalo la 7an de Decembro, 2012. Alirita la 11a de Julio, 2012.
  8. . Willard Boyle. This is True (15a de Majo, 2011). Arkivita el la originalo je 10a de Majo, 2012. Alirita 12a de Julio, 2012. Arkivigite je 2012-05-10 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-10. Alirita 2022-10-13.
  9. Nobel Controversy: Former Bell Labs Employee Says He Invented the CCD Imager IEEE

Eksteraj ligiloj redakti

  • Willard Boyle en Nobelprize.org inklude Nobel Prelego la 8an de Decembro, 2009 CCD – Extension of Man's Vision