Doktoro Willem Petrus ROELOFS *1910-03-11 †1998 en Soest, Nederlando), ankaŭ konata kiel Petro Rulofido estis ekonomisto, nederlanda esperantisto, unu el la gvidintoj de Universala Ligo (ekde 1977).

Li lernis Esperanton en 1927 kun sia patro. Estinte membro de UEA ekde 1929, ankaŭ kiel fakdelegito pri kemio, li eksiĝis en 1962 (la epoko de la debato pri " -ata/-ita") pro lingva malkonsento. Tio ne malhelpis lin subteni la Asocion grandanime kiel patrono de TEJO, ano de Societo Zamenhof kaj mecenato de diversaj iniciatoj. Studinte kemion, Rulofido doktoriĝis en 1951 per disertaĵo pri ekonomika temo, kaj ankaŭ en la Harlema UK (1954) li prelegis pri mono, "fundamenta homa kreaĵo".

De ĝia ekapero en 1949 ĝis 1954 li redaktis kun Dro G. F. Makkink la revuon Scienca Revuo daŭriganto de Internacia Scienca Revuo. Li restis kunredaktoro ĝis 1961. De 1949 ĝis 1991 li verkis tradukis kaj recenzis por Scienca Revuo kaj por CED pri tre diversaj temoj : homaj sciencoj (ekonomio, juro, sociologio, filozofio, biografio, bibliologio, instruado, politologio, religio), lingvosciencoj kaj esperantologio (lingvistiko, lingvoscienco, terminologio, esperantologio, esperanto en scienco, ISAE, literaturo) sciencoj kaj teknikoj (agrikulturo, kemio, fiziko, geografio, matematiko, ...). Li tradukis multajn artikolojn foje sub kaŝnomo Petro Rulofido.

Dum pluraj jardekoj li studis la refleksivon en Esperanto, kunmetante ekzemplaron de du mil citaĵoj. De 1977 li agis kiel kasisto kaj redaktoro de Universala Ligo, malfondita en 1996. Por Rulofido - frua rifuzanto de militservo kaj aktiva pacisto - Esperanto, pacismo kaj novaj ekonomiaj konceptoj estis eroj de la sama homaranisma mondrigardo.

Eksteraj ligiloj kaj referencoj redakti