William Hunt Painter

William Hunt PAINTER (naskiĝis la 16-an de julio 1835 en Aston, mortis la 12-an de oktobro 1910 en Shrewsbury) estis botanikisto kiu faris signifan kontribuon al la scienco de Vaskulaj plantoj de Derbyshire. Li estis entuziasma kaj mult-specia kolektanto de plant-specimenoj, kaj estis membro de la "Botanical Exchange Club".[1] En 1889 li publikigis la unuan raporton de la flaŭro de Derbyshire.

William Hunt Painter
Notoj de pastro Painter
Notoj de pastro Painter
Persona informo
Naskiĝo 16-a de julio 1835
en Aston
Morto 12-an de oktobro 1910
en Shrewsbury
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Church Missionary Society College, Islington
Subskribo William Hunt Painter
Okupo
Okupo botanikisto
vdr

Biografio redakti

William Hunt Painter naskiĝis en Aston, apud Birmingham, la 16-a de julio 1835. Li estis la plej aĝa el la kvin infanoj de William, merceristo, kaj lia edzino Sarah, naskiĝnome Hawkes. Lia frua kariero estis en la banko antaŭ ol li decidis aliĝi al la Eklezio de Anglio.[2] En 1861 li restadis en Chelsea, kie li estis laika predikista asistanto.[3] Painter vizitis "Islington Missionary College", kie li povus esperi esti sendata eksterlanden de la Eklezia Misia Societo, sed li fine estis vikario en Barbon en Westmoreland. Tie li renkontis pastron Robert Wood, kiu enkondukis lin al botaniko.

En 1865, Painter fariĝis vikario en High Wycombe, kie li renkontis James Britten, kiu jam publikigis sian unuan artikolon kaj laboris en la herbario de Kew Gardens. Spite la emerĝantajn kalolikajn kredojn de Britten, la du kunpromenis kaj parolis flegante sian intereson pri botaniko.[1] Painter edziĝis kun Jane Stamps en 1871.[4] En 1881 li kaj lia edzino vivis en Bedminster, Somerset, kie li estis vikario.[5]

 
St James church en Stirchley fare de James Holmes Smith ĉ. 1850

Painter faris multan utilan laboron pri la flaŭro de Derbyshire, publikigante ampleksan artikolon en 1881, kun Suplemento de notoj en 1889. Kune tiuj ĉi formis la bazon de Kontribuo al la Flaŭro de Derbyshire,[6] kiu estis recenzita de la briofitologo James Eustace Bagnall.[7] Painter publikigis suplementon al sia verko en The Naturalist, kiu indikis ke li volis plibonigi ĝin. Bagnall estis agnoskita eksperto pri muskoj kaj estis publikigonta similan verkon al tiu Painter pri la Flaŭro de Warwickshire.

En 1891, Painter estis vikario de Biddulph en Staffordshire. Poste en 1894, Li estis nomita Paroĥestro de Stirchley, en Shropshire. La paroĥestrejo estis modernigita por lia alveno, sed lia restado tie estis memorebla pro la riparoj kiujn li entreprenis en la preĝejo kaj konstruaĵoj.[8]

Dum restado en Falmouth dum la printempo de 1898, Painter entreprenis la studadon de muskoj. Ekde tiu tempo ili fariĝis la fokuso de liaj botanikaj interesoj. Vojaĝante kaj interŝanĝante specimenojn li kapablis skribi artikolojn pri la muskoj de Derbyshire, Brecon, Falmouth kaj Cardiganshire. Painter restis en Stirchley ĝis 1909, kiam liaj botanikaj kaj geologiaj specimenoj estis prezentitaj al "University College", Aberystwyth antaŭ ol li emeritiĝis en Shrewsbury. Painter mortis la sekvan jaron kaj estis entombigita en lia preĝejo de Stirchley. Je lia morto, la English Churchman diris "La Eklezio de Anglio perdis fidelan kaj sindonan pastron kiu ĉiam estis atenta al la observo de ties Protestantaj principoj".[9]

Hunt Painter donacis sian herbarion al "University College", Aberystwyth, sed estas ankaŭ signifaj specimenoj de plantoj en Kew kaj Oksford, en la Departemento de Botaniko en Aberdeen, la Muzeo de Natura Historio en Londono, Universitato de Birmingham, la Nacia Botanika Ĝardeno en Dublino, la Muzeo kaj artgalerio de Derby, Universitato de Glasgovo, la Muzeo Hancock en Newcastle-upon-Tyne, Kew, Muzeo de Manchester, Cardiff kaj Oxford.[10]

Fumaria painteri redakti

Painter estis entuziasma kolektanto kaj membro de la "Botanical Exchange Club".[1] Estas malmultaj plantoj kiujn oni trovas nur en Britio. Unu el la plantoj sur lia listo eble estis Fumaria painteri aŭ Fumario de Painter. Tiu ĉi floro estis trovita nur dufoje, en 1905 kaj 1907, kaj en ambaŭ kazoj ĝi estis trovita de Painter.[11] Plantoj kun tiu ĉi priskribo ne estas maloftaj, ĉar ili kreskas nature kiel hibridoj, sed la demando estas ĉu la malkovritaj versioj estas fekundaj aŭ simple aliaj sterilaj hibridoj. Serĉado en 2006 determinis ke nova specimeno estis trovita en 2005 sed la ekspertoj ne sukcesis konsenti pri la identigo.[12]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 William Hunt Painter. Herbaria@Home.
  2. 1851 census, (Registration district: Birmingham, St Mary’s)
  3. 1861 census, (Registration district: Chelsea NE district, 4)
  4. Members of the Moss Exchange Club, Mark Lawley, Royal Botanical Gardens, Edinburgh
  5. 1881 census, Bedminster, Somerset
  6. William Hunt Painter, A Contribution to the Flora of Derbyshire, being an account of the flowering plants, ferns, and characeae found in the county, London: Bell, 1889
  7. Review, J.E. Bagnall, Journal of Botany, 1899, 318
  8. A History of the Rectory of St. James'. Arkivita el la originalo je 2011-08-28. Alirita 2011-08-10.
  9. English Churchman, October 20th 1910
  10. William Hunt Painter, Botanist Stirchley Church and the Rectory
  11. (Autumn 2004) “The Shrewsbury School Herbarium”, Shropshire Botanical Society Newsletter, p. 10–11.  Arkivigite je 2011-04-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-27. Alirita 2011-08-10.
  12. (Spring 2006) “New Records”, Shropshire Botanical Society Newsletter, p. 3.  Arkivigite je 2011-04-27 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-27. Alirita 2011-08-10.

Eksteraj ligiloj redakti