William Longstreet

usona inventisto

William LONGSTREET (ĉirkaŭ 1760 en Nov-Ĵerzejo – 1814 en Georgio) estis usona inventisto. Li faris vaporŝipon kaj plibonigis la kotonseparilon.

William Longstreet
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1760 (1760-01-01)
Morto 1-an de januaro 1814 (1814-01-01) (54-jaraĝa)
Ŝtataneco Usono
Familio
Infanoj James Longstreet • Gilbert Longstreet • Augustus Baldwin Longstreet
Okupo
Okupo inventisto
vdr

Naskiĝinta en Allentown, Nov-Ĵerzejo, li translokiĝis al Augusta (Georgio). La 26an de Septembro 1790, li sendis leteron al Thomas Telfair, tiam guberniestro de Georgio, petante lian helpon, aŭ de la registaro, por kolekti fonduson kiu ebligu lin konstrui boaton pelitan per la nova vaporenergio. Tio okazis tri jarojn antaŭ letero de Robert Fulton al la Grafo de Stanhope anoncante lian teorion “pri la movo de ŝipoj pere de vaporo.” Malsukceso akiri publikan helpon tiam, la invento de Longstreet restis prokrastita dum kelkaj jaroj ĝis la akiro de privataj rimedoj ebligis lin lanĉi boaton en la rivero Savannah, kiu moviĝis kontraŭ la riverfluo je kvin mejloj hore. Tio okazis en 1807, nur kelkajn tagojn antaŭe, Robert Fulton estis naviginta sian novan vaporboaton, la Clermont, el Novjorko supren laŭ la rivero Hudson ĝis Albany.)[1].[2]

Krom tiu invento, Longstreet patentis valoran plibonigon en kotonsepariloj, nome “breast roller,” movita per ĉevalenergio, kiu tute superis la malnovan metodon.[3] Li instalis du el tiaj separiloj en Augusta, kiuj estis pelitaj pere de vaporo kaj rimarkinde funkciis; sed ili estis detruitaj pro incendio post unu semajno. Li poste instalis kelkajn vaporfabrikojn proksime de St. Mary's, Georgio, kiuj estis detruitaj de britoj en 1812. Tiuj katastrofoj elĉerpis liajn rimedojn kaj malkuraĝigis lian entreprenemon, kvankam li fidis, ke vaporo tuj superos ĉiujn aliajn energiojn.

Li estis la patro de la sudisma verkisto Augustus Baldwin Longstreet kaj avo de la konfederacia generalo James Longstreet.

Referencoj redakti

  1. Knight, Lucian Lamar. (1917) A Standard History of Georgia and Georgians. Lewis Publishing Company. “steamboat patent Isaac Briggs.”.
  2. "Longstreet actually invented steamboat", The Augusta Chronicle, 29a de Augusto, 2010. Arkivigite je 2017-09-24 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Wert, Jeffrey D.. (1993) General James Longstreet: The Confederacy's Most Controversial Soldier. Simon & Schuster. ISBN 978-0-671-70921-1.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo William Longstreet en la angla Vikipedio.