William Delmar O'RYAN, Jr, (Bill) (naskiĝis en Nov-Jorko la 16-an de marto 1944, mortis la 12-an de februaro 2008), estis usona esperantisto, multlingvulo, aŭtodidakto (precipe pri scienco, historio kaj lingvoj) kaj aktiva vikipediisto.

William O'Ryan

Bill O'Ryan en 1988
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1944 (1944-03-16)
en Usono Nov-Jorko, Usono
Morto 12-an de februaro 2008 (2008-02-12) (63-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Nacieco usonano
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Kontribuinto en Vikipedio
vdr

Li estas la filo de William, Sr. kaj Alicia Prann O'Ryan [1]. Li pasigis sian junaĝon en Usono, Turkio (1951–1952) kaj Nederlando (1955–1960). De 1962 ĝis 1965 li studis historion en la Universitato de Virginio en Charlottesville antaŭ ol enarmeiĝi. En 1966–67 la armeo trejnis lin al rego de la rusa lingvo en la Defendlingvinstituto (The Defense Language Institute) en Monterey (Kalifornio) antaŭ ol sendi lin en 1968 al Etiopio, kie li restis ĝis 1973. Tie li memstare lernis la tigrajan kaj geezan, lingvoj de Etiopio. Li fariĝis fakulo pri la tigraja kaj eble estis la plej eminenta konanto de tiu lingvo en Usono (laŭ lia amiko Marco). Li pretigadis vortaron tigrajan-anglan.

Loĝante en Etiopio, Bill renkontis Askalu kaj edziĝis al ŝi. Li travojaĝis Orientafrikon kun sia bona amiko Marco dum pluraj monatoj antaŭ ol reiri al Usono kun sia familio.

En 1973 Bill ekloĝis en Madison (Viskonsino) kaj akiris diplomojn pri lingvistiko en la Universitato de Viskonsino en Madison. En 1987, li ekloĝis en Minneapolis, kie li vivis dum du jaroj antaŭ ol translokiĝi al Phoenix (Arizono) (en 1989), kie li restis ĝis sia vivofino. Li suferis sen plendi severan kazon de rumatoida artrito, kiu estis malpli suferiga en la seka varmeco de Arizono.

Dum 1986–1992 Esperanto, kiun li estis eklerninta en 1971, estis lia unusola hejmlingvo. Li kun sia dua edzino el Irano, Fereshteh Taremi (ankaŭ konata kiel Angelina), kune instruis Esperanton (ankaŭ post ilia eksedziĝo) en Tempe por la Esperanto Societo ĉe Arizona Ŝtata Universitato. Angelina Taremi plu estas la kontaktpersono por Esperanto-Societo de Arizono [2].

Grave suferante pro artrito, li forlasis la armeon antaŭ sia 30-a jaro kaj estis jam kripla. Li fariĝis helpinstruisto, sed neantaŭdirebla pligravigado de lia malsano malhelpis lin havi iun konstantan profesian okupon.

Bill estis multlingvulo parolanta la anglan, tigrajan, nederlandan, hispanan, turkan, ktp [3]. Li ankaŭ lernis grandan aron da komputilaj lingvoj. Malkovrinte Vikipedion li ekscitiĝis konsciante kiagrade li povus kontribui. Li senkalkule pasigis horojn tradukante artikolojn de angla al Esperanto por Vikipedio [4] malgraŭ la malfacilaĵoj, kiujn li spertis eĉ ĉe manipulado de la komputilmuso.

Verkado de artikoloj en Vikipedio kaj de la tigraja-angla vortaro estis motivoj por plu batali kontraŭ la malsano, ĉar li sentis, ke li faras ion valoran.

Bill estis brila debatisto, havis egan humursenton, kaj estis kompatemulo. Li estis escepta leganto, posedis tre vastan bibliotekon kaj anis diversajn libroklubojn, kiujn li vizitadis tiom kiom ebligis lia sanstato.

Kiam lia malsano progresis, Bill plu batalis por sendependeco kaj estis plurfoje operaciita por povi plu marŝi. Askalu translokiĝis al Phoenix por flegi lin en 2005, kiam lia movkapablo malpliiĝis.

Bill estas bedaŭrata de siaj familianoj (du gefratoj, kvin gefiloj, sep genepoj).

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj kaj notoj redakti

  1. laŭ informoj provizitaj de lia fratino al Wikimedia tujmesaĝkanalo IRC
  2. Esperanto Society of Arizona Arkivigite je 2008-05-17 per la retarkivo Wayback Machine c/o Angelina Taremi, Tempe
  3. Vikipediisto:Oryanw#Lingvoj
  4. Vikipediisto:Oryanw#Miaj kontribuaĵoj kaj Specialaĵo:Contributions/Oryanw de aŭgusto 2006 ĝis septembro 2007