Wojciech Bartos Głowacki

Wojciech Bartos, ekde 1794 - Głowacki (naskiĝis ĉ. 1758 en Rzędowice, mortis 1794 en Kielce) - pola kamparano, heroo de insurekcio de Kościuszko, standardisto de krakovaj grenadistoj.

Wojciech Bartos Głowacki
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1758 (1758-01-01)
en Rzędowice, Proszowice County
Morto 9-an de junio 1794 (1794-06-09) (36-jaraĝa)
en Kielce
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj
vdr
Wojciech Bartos en la pentraĵo de Jan Matejko

Dum la batalo de Racławice 4-an de aprilo 1794 li distingiĝis per granda kuraĝo (forprenis rusan kanonon estingante la meĉon per sia ĉapo). Vundita dum la batalo de Szczekociny (6-an de junio 1794) li mortis kaj estis enterigita en Kielce. Post malvenko de la insurekcio Głowacki iĝis la simbolo de kuraĝo kaj braveco.