Wolfgang Stammberger

germana politikisto

Wolfgang Stammberger (14 julio 1920 - 1 majo 1982) estis germana juristo kaj politikisto. Li oficis kiel germana Justicministro de 1961 ĝis 1962. Laŭ revuo Esperanto de januaro 1963 li estis "entuziasma" Esperanto-parolanto[1].

Wolfgang Stammberger
Persona informo
Wolfgang Stammberger
Naskiĝo 14-an de julio 1920 (1920-07-14)
en Coburg
Morto 1-an de majo 1982 (1982-05-01) (61-jaraĝa)
en Coburg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Libera Demokrata Partio
Socialdemokratia Partio de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Parencoj Sabine Leutheusser-Schnarrenberger (nevino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en la distrikto Coburg, Bavario. Liaj studoj estis interrompitaj fare de la 2-a Mondmilito; li tamen sukcesis poste akiri sian gradon de doktoreco en la Universitato de Erlangen. Li iĝis membro de la germana federacia parlamento ("Bundestag") en 1953, kaj tenis sian sidlokon ĝis 1969. En 1964, li ŝanĝis de la Libera Demokratia Partio (Freie Demokratische Partei) al la Socialdemokrata Partio. Inter 1970 kaj 1978, li estis urbestro de la distrikto Coburg.

Lia nevino, Sabine Leutheusser-Schnarrenberger, poste ankaŭ oficis kiel justicministro.

Wolfgang Stammberger

Referencoj

redakti
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-05-07. Alirita 2003-05-07.