Zálužné (germane Morador) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Vítkov en distrikto Opava. Ĝi troviĝas proksimume 5,5 km nordokcidente de Vítkov. En la jaro 2009 ĉi tie estis registritaj 193 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 56 loĝantoj.

Zálužné
germane Morador
vilaĝo
Kapelo el la jaro 1843 kun ardeza tegmento kaj planko en la interno, inicita al Praga Jesuĉjo
Oficiala nomo: Zálužné
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Opava
Administra municipo Vítkov
Historia regiono Silezio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 193 2009
Rivero Moravice
Situo Zálužné
 - koordinatoj 49° 49′ 23″ N 17° 42′ 59″ O / 49.82306 °N, 17.71639 °O / 49.82306; 17.71639 (mapo)
Katastro 6,56 km² (656 ha) Nové Těchanovice
Loĝantaro 56 (2021)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 749 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zálužné
Portalo pri Ĉeĥio
Ŝoseo al ponto en Zálužné

Zálužné situas en katastra teritorio Nové Těchanovice kun areo 6,56 km².

Naturrilatoj redakti

Tra la municipo trafluanta rivero Moravice kreis per sia forto dum multaj jarcentoj pentrindan valon, sur kies flankoj situas la tuta konstruaĵaro. Krom kelkaj daŭraj loĝantoj kreas la municipon kvanto da refreŝigejaj objektoj. Karakteron de la valo de Moravice ŝanĝis minado de ardezo, sed ne en negativa vorto de senco. Ŝutmontoj, minejoj kaj galerioj ĉi tie enfaliĝas kiel konsistero de la pejzaĝo kaj ekosistemo kreante nesimiligeblan karakteron de la loko, tipa por la tuta ardeza regiono de Nízký Jeseník kaj Oderské vrchy, sed alie en la mondo ne aperanta, do ununura unikaĵo.

En la municipo, kies ardezaj ŝutmontoj kovras en abunda kvanto betuloj, foje loĝis kaj laboris antaŭuloj de usona pentristo Tim Allen el Putney en Vermont. Betulo, da kiuj estas en Vermout sufiĉe, servas kiel centra motivo de la bildoj de Allen.

En la municipo situas kapelo, kiel ununura konstruaĵo de sia speco, dediĉita al eterna memoro al ĉiuj ministaj oferoj de l' minado de ardezo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869175
1880188
1890208
1900180
1910206
1921184
JaroLoĝantoj
1930164
1950123
1961105
197067
198033
199132
JaroLoĝantoj
200124
201140
202156