Zakariás Ignác Trinkelius

Zakariás Ignác Trinkelius [zakariAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Trinkelius Zakariás Ignác estis germandevena hungarlandana pastro, monaĥo, profesoro. Lia nomvarianto estis Trinkellius.

Zakariás Trinkelius [1] naskiĝis la 8-an de majo 1602 en Hungara reĝlando en Pozsony (tiam konata ankaŭ Pressburg. Li mortis la 18-an de septembro 1665 en Pozsony/Pressburg.

Biografio redakti

Zakariás Trinkelius apartenis al la germana minoritato de la lando. Li aliĝis al la jezuitoj en 1617, en 1628 li pastriĝis en Graz. Inter 1630 kaj 1640 li instruis en Graz, kie li estis rektoro inter 1641 kaj 1644, poste li havis signifajn jezuitajn postenojn. Inter 1658 kaj 1661 li estis rektoro en Jezuita Universitato de Nagyszombat [2], poste li ricevis diversajn jezuitajn kaj edukajn postenojn. Li ofte estis malsana, tial li malofte instruis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Major Dei Gloria, Finis unicus Societat... (1656, 1660, 1663)
  • Divinatorium Viae et Vitae Aeternae: Seu methodus Spiritualis ... (1663)
  • Historia Erectionis et Dedicationis Statuae B. V. Mariae Immaculatae conceptae in foro Aulico (1667)

Fontoj redakti