Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Zango (sango en Respubliko Kongo, nzango en Demokratia Respubliko Kongo, mabigibigi en Ruando) estas tradicia ludo, ankaŭ evoluata al profesia sporto. En 2011 ĝi estis ludata precipe de infanoj, kaj virinoj. Iom post iom ĝi disvastiĝas al aliaj landoj, krom tiuj en kiuj oni ludas ĝin tradicie.

Origino redakti

Moderna zango evoluis el tradicia konga ludo nomata « Nkaba » en la regiono de la Kataraktoj kaj per aliaj nomoj en la regiono de la malalta rivero (Bas-fleuve) aŭ en la distrikto de Lukaya.

Oni ludis nkabon en urboj kaj en la vilaĝoj dum plenlunaj noktoj ĉirkaŭ granda lignofajro kaj ankaŭ en aliaj momentoj en la tago ekster laborhoroj. En la konga socio dum viroj kaj knaboj luktoludis, knabinoj kaj virinoj ludis la ludon kiun oni nomis nzango aŭ nkabo aŭ per alia vorto.

Antaŭ 1960 estis knabo-konkuroj inter kvartaloj vilaĝoj grupiĝoj. Poste novaj distriĝoj (drinkejoj, televido, kino) forigis tiun tradician amuziĝon.

Reguloj redakti

Dum la ludo partoprenantoj dancas, kantas, manbatas kaj faras difinitajn pied- kaj krur-movojn. Zango estas ludata teame. Dum turniroj du teamoj (du vicoj da 11 virinoj) ritme frontas unu la alian je distanco de proksimume 2 metroj dum 50 minutoj. Laŭvice unu ludanto el ĉiu teamo proksimiĝas al la centra linio, kaj ekkrur-piedludas vizaĝ-al-vizaĝe kun ano de la alia teamo, ambaŭflanke de centraj linioj imagaj aŭ markitaj surgrunde, kiuj apartigas la ludkampon en du kontraŭaj kampoj. La renkontiĝo ĝenerale okazas sur tereno 16 metrojn longa kaj 8 metrojn larĝa kun du arbitraciantoj.

La celo estas supervenki la kontraŭulon per rapidritma koregrafio de pied- kaj krur-pozicioj ene de la limoj markitaj sur la grundo, dum la du teamoj kantas taŭgajn kantojn, kaj manbatas. La ludantoj saltetas milde antaŭenĵetante ĉu la dekstran ĉu la maldekstran kruron kiu ĉu koincidu ĉu apartiĝu de tiu de la kontraŭulo. Ili gajnas poentojn kruciĝante kaj malkruciĝante siajn piedojn. Por venki necesas rapideco kaj inteligenteco por sukcesi superruzi la kontraŭulon. Kiu estas mallojala aŭ eliras el la terenlimoj, ricevas flavan aŭ ruĝan punsignon kiel en futbalo.

Afis-Sport[1], la konga nacia sporta asocio, kiu disvolvis la modernan zangon verkis regularon, kiu difinas teĥnikojn, arbitraciadon, trurnirojn kaj interalie precizigas ke pro la postulata intensa fizika peno, zango-teamoj ne rajtas eniri danc-trinkejojn post matĉo. Ludantoj nepre kunportu proprajn trinkaĵojn por sensoifiĝi surloke. Malrespekto de tiu regulo estas punata.

"Moderna zango" redakti

Antaŭe ludata precipe de knabinoj, en Kongo en 2005 ĝi oficiale fariĝis sporto ludata de virinoj. En 2002, vidinte knabinojn ludantajn zangon en lerneja ludkorto Mpasi Titov, kuracisto kaj oficisto en la Sanministerio, konsilis al siaj kuracitinoj tropezaj aŭ suferantaj diabeton ekludi zangon. Li rakontas :

 
 Mi provis per ĉiuj rimedoj kuraci tiujn virinojn kiuj suferis pro tropezo kaj aliaj sekvaj misfunkciadoj. Ĝis kiam mi vidis knabinoj ludi zangon. Post tempo da observado, mi demandis miajn kuracitinojn ĉu il jam estis ludintaj tiun ludon. Ili jesis. Mi do sugestis al ili reekludi zangon. Post kelkaj minutoj da ludado, ili ekŝvitis kaj ekmalpeziĝis. 
— Titov

Afrikaj informrimedoj vaste diskonigis tion kaj rapide kreiĝis zongaj teamoj en paroĥoj, vilaĝoj kaj iuj firmaoj, ĝis eblis okazigi matĉojn kaj turnirojn.

En aprilo 2011 Titov ricevis la premion Mwana Mboka (Filo de la lando, en lingala), tutafrikan ekcelencpremion pro renovigo de moderna zango. Lia asocio kreis teamojn en Benino, Kameruno, Kinŝaso, ktp. [2]

Disvastiĝo redakti

En Kongo Brazavila pli ol 190 teamoj, ligitaj al paroĥoj, grupiĝoj, publikaj administracioj, privataj societoj, partoprenas konkurojn organizitajn de la sporta asocio por moderna zango kreitan de Guy Noël Titov Passy, oficisto en la Sanministerio, kiu iniciatis la modernigon de la ludo. Ankaŭ estas departementaj ligoj, konkuroj en la kadro de la laboro, kaj nacia teamo (les Diables rouges).

El Kongo Brazavila zango atingis najbarajn landojn : Centrafrikan Respublikon, Kamerunon, Beninon, Gabonon kaj Kongon Kinŝasan kie pli ol 25 teamoj registriĝis en la provinca zanga ligo de La Gombe kaj oficiale fariĝis de 2009, sporta fako. En la provinco Kinŝasa estas 2 ligoj, nome: Kinŝasa orienta kaj Kinŝasa okcidenta. Aliaj societoj kreiĝas en Lipopo, Kilimani kaj Ĉangu. La prezidento Victorine Mbombo instigas firmaojn, societojn, ministeriojn kaj asociojn kiuj interesiĝas pri zango registri siajn teamojn ĉe la ligo en La Gombe. Oficiala inaŭgura ceremonio okazis en majo 2009 en Kinŝaso en ĉeesto de ministro pri sportoj kaj pluraj kongaj kaj eksteralandaj altranguloj.

La ludo disvolviĝas kaj virinoj en diversaj regionoj (Katango, Luŝo, Ekvatoro) atendas ke spertuloj el Kongo Brazavila instruu al ili la novajn regulojn de la ludo. Instrusesioj estas sekvitaj de demonstracioj kaj turniroj.

Efikoj redakti

La ludo estis disvastigata unuarange ĉar ĝi bone efikas al la sano de la ludantinoj, precipe por tiuj kiuj suferas pro tropezeco aŭ pro diabeto, interalie maljunaj virinoj.

 
 Zango federas ĉiuaĝajn virinojn, kontraŭbatalas tuson, tropezecon, hejman streĉitecon kaj arteran tension 
— Monique Mbombo
 
 Fakto ke la ludo liberigas energion, ebligas malgrasiĝon. Estas bone por la sano 
— Dr Myriam Kalanzayi

En marto 2010, kadre de la Tago de la Virino, seminario okazis kun temo "Unuiĝo de la virinoj por la disvolviĝo de la moderna sporta zango en Kongo" por instigi virinojn aliĝi al teamoj, kaj provincojn krei proprajn teamojn, kun ŝtata subteno.[3]

Laŭdire, la ludo ankaŭ montriĝis utila por malstreĉi rilatojn inter kunedzinoj en pluredzinaj familioj.

 
 ...estis la kazo de pluredzinaj familioj en kiuj kunedzinoj solvis siajn konfliktojn frontante unu la alian ludante zangon anstataŭ kvereli hejme. 
— Presagentejo Syfia Grands Lacs
 
 Du kunedzinoj malpace interrilatis. Sed de kiam il eniris nian teamon ili alparolas unu la alian. Ili komprenis ke nur interkonsentiĝo povas helpi ilin fronti la kontraŭulon. Tio ĝojigas ilian edzon, kiu instigas ilin trejni. 
— Élisabeth Célestine

Zango, ĉu estonta olimpia ludo ? redakti

Subtenantoj de moderna zango celas registrigi zangon kiel olimpia ludo.

 
 Ni esperas ke Brazavila Kongo estos la dua afrika lando post Senegalo kiu internaciigos tradician sporton (nome lukton) 
— Titov [4]

Referencoj redakti

  1. Association Sportive Innovatrice du Nzango Moderne
  2. RDC - Congo Brazzaville : avec le nzango, danser c'est la santé
  3. Et madame Ninette Marie-Louise Medi, chef du bureau d'étude d'animation rurale au ministère de la jeunesse et des sports déclarait même récemment à Kinshasa que "le Nzango moderne, c’est un sport qui mérite l’attention de l’autorité."
  4. "Nous espérons que le Congo Brazzaville sera le deuxième pays africain après le Sénégal à internationaliser un sport traditionnel (la lutte, Ndlr)"

Eksteraj ligiloj redakti