Zbruĉ
Zbruĉ (ukraine Збруч, pole Zbrucz) estas alfluanto de Dnestro, en okcidento de Ukrainio kiel administra limo inter Ternopila provinco kaj Ĥmelnicka provinco.
Zbruĉ | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 247 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Ukrainio |
Regionoj | Ĥmelnicka provinco |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a4/Zbrucz.jpg/300px-Zbrucz.jpg)
La rivero Zbruĉ formis ekde 1772 ĝis 1918 la limojn inter Aŭstrio-Hungario kaj la Rusa Imperio, de 1920 ĝis 1939 la orientan limon de Pollando. La rivero ankaŭ famas pro la Zbruĉa Idolo, trovita tie en 1848 kulta fosto de pra-slavoj.
Ĝi longas 247 km kaj havas akvokolektan areon de 3330 km².