ZEAMI Motokiyo, (naskiĝis ĉirkaŭ 1363, mortis ĉirkaŭ 1443), ankaŭ nomita Kanze Motokiyo (観世 元清), estis Japana estetikano, aktoro kaj dramisto. Li skribis brilegajn teatraĵojn, gravan teorian libron [Fūshi kaden (風姿花伝)], kaj praktikajn instrukciojn por aktoroj. Li establis la No-teatron kiel grava artformo. Liaj libroj ne estas nur instrukcioj sed ankaŭ estetikaj traktatoj surbaze de la spirita kulturo de Japanio. Zeami estis edukita per lia patro, Kan'ami, kiu estis ankaŭ aktoro. Ĉi tiu patro/filo teamo establis la No-teatron. Kiam la kompanio de Kan'ami prezentis dramon por Ashikaga Yoshimitsu, la Ŝoguno de Japanio, li petis, ke Zeami havu kortedukon en la artoj. Post Zeami sekvis lian patron, li daŭradis prezenti kaj adapti lian stilon en tion, kion estas la nuna epoko No-teatro. Miksaĵo de pantomimo kaj voĉakrobataĵo, ĉi tiu stilo fascinigis japananoj dum centoj da jaroj. Erudiciuloj imputas preskaŭ 50 dramoj al Zeami. Inter ili estas la ĉefverkoj Izutsu kaj Takasago, tiu ĉi lasta enhavanta la frazo senshūraku, "plezuroj de mil aŭtunoj," konata al sumoo fervoruloj kiel la nomo de la fina tago de profesia turniro. "Izutsu" kaj "Takasago" estas ankaŭ la nomoj de sumoo heya. No signifas talenton aŭ kapablo.