Vitznau

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Zihl (Vitznau))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Vitznau (stacidomo).

Vitznau (prononcu Vicnaŭ) estas komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 1218 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Vitznau
Blazono de Vitznau
Vitznau
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Lucerno
Koordinatoj  47° 0′ 34″ N 8° 29′ 1″ O / 47.00944 °N, 8.48361 °O / 47.00944; 8.48361 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ 34″ N 8° 29′ 1″ O / 47.00944 °N, 8.48361 °O / 47.00944; 8.48361 (mapo)
Areo 11,76 km²
Alteco 438 m super marnivelo
Poŝtkodo 6354
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Vitznau
vdr

Geografio redakti

Vitznau situas sude de la monto Rigi ĉe la bordo de la Kvarkantona Lago. La komunumo konsistas el tuta aro da setlejoj kaj vilaĝpartoj. La kernvilaĝon formas la setlejoj Reimen, Zihl, Tschuopis kaj Altdorf, kiuj kunkreskis al longa stratvilaĝo. Tra la komunumo fluas diversaj pli-malpli sovaĝaj riveroj de la monto al la Kvarkantona Lago. Ĉirkaŭ la vilaĝkerno troviĝas pluraj aliaj setlejoj parte ĉe la lagobordo parte sur la sunaj terasoj de la monto.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo limas en nordo sur la pinto de Rigi al Arth (Kantono Ŝvico), en sudoreinto al Gersau (Kantono Ŝvico), en sudo al Ennetbürgen (Kantono Nidvaldo), kaj en okcidento al Weggis.

Trafiko redakti

 
Trajno de la Vitznau-Rigi-Fervojo
 
Hotelo Vitznau Park

Vitznau atingeblas per ŝipo ek de Lucerno, per trajno dentoradfervojo ek de Arth tra monto Rigi aŭ per poŝtaŭto de Brunnen tra Gersau aŭ de Küssnacht tra Weggis.

La dentoradfervojo al la monto Rigi de la fervojkompanio Vitznau-Rigi-Fervojo estis konstruita en la 1871. Ĝi estis la unua dentoradfervojo de Eŭropo. En la jaro 1875 sekvis la fervolinio de la alia flanko al la kulmino de Rigi, tiel, ke ek de tiam Vitznau estis trans Rigi fervoje atingebla. La fervolinio laŭlonge de la bordo de la Kvarkantona Lago de Brunnen al Küssnacht neniam realiĝis.

La vilaĝoparto Hinterbergen atingeblas per aertelfero.

Turismo redakti

Ĉar Vitznau estis unu el la tri alirvojoj al Rigi kaj pro ĝia belaga situo ĉe la suna flanko de la monto Rigi, la komunumo allogas multnombrajn turistojn el la tuta mondo. En Vitznau tial ekzistas pluraj belegaj hoteloj en viktoria stilo.

Historio redakti

En mezepoko Vitznau estis kiel parto de la tiama distrikto Weggis posedaĵo de la Monaĥejo Pfäfers. La unua dokumenta mencio de Vitznau datiĝas de la 16-a de decembro 1342 kiel Vitzenöwa. Kiel habsburga posedaĵo la voktejo Weggis, al kiu Vitznau en la 13-a kaj 14-a jarcento apartenis, estis vendita en la jaro 1380 al la urbo Lucerno. Ek de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la komunumo apartenas al la distrikto Lucerno.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti